Ĉapitro 6.1
Tom: Ĉu vi aŭdis?
Kio estis tio? Bob: Jes, mi aŭdis.
Mi aŭdis ion. Linda: Ankaŭ mi aŭdis strangan bruon, kvazaŭ iu falus en la koridoro.
Bob: Kvazaŭ ŝi falus.
Tom: Mi havis la saman penson kiel vi.
Ankaŭ mi pensis tion. Ankaŭ mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro. Linda: Ĉu ni iru vidi?
Tom: Kompreneble.
Ni iru tuj. Bob: Mi iru kun Tom, sed vi restu ĉi tie, Linda.
Observu tiun junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en ŝian kafon. Linda: Ĉu vi ambaŭ foriras kaj mi restu tute sola?
Mi iom timas. Bob: Ni ne havas la tempon diskuti.
Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile ĉi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon.