×

Мы используем cookie-файлы, чтобы сделать работу LingQ лучше. Находясь на нашем сайте, вы соглашаетесь на наши правила обработки файлов «cookie».

La Eta Princo, Dediĉo de la aŭtoro al Léon Werth – Текст для чтения

La Eta Princo, Dediĉo de la aŭtoro al Léon Werth

Средний 2 Урок Эсперанто для практики чтения

Начать изучать этот урок прямо сейчас

Dediĉo de la aŭtoro al Léon Werth

La Eta Princo

Dediĉo de la aŭtoro al Léon Werth

Pardonu infanoj, ke mi dediĉis ĉi tiun libron al ”grandpersono”.

Mi havas seriozan senkulpigon: tiu grandpersono estas la plej bona amiko, kiun mi havas en la mondo. Mi havas alian senkulpigon: tiu grandpersono kapablas ĉion kompreni, eĉ porinfanajn librojn. Mi havas trian senkulpigon: tiu grandpersono loĝas en Francio, kie li suferas pro malsato kaj malvarmo. Li ja bezonas konsolon. Se ĉiuj tiuj senkulpigoj ne sufiĉas, mi volonte dediĉos ĉi libron al la infano, kiu iam antaŭe tiu grandpersono estis. Ĉiuj grandpersonoj unue estis infanoj. (Sed malmultaj el ili memoras pri tio.) Mi do korektas mian dediĉon: Al Léon Werth,

kiam li estis malgranda knabo.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE