×

Używamy ciasteczek, aby ulepszyć LingQ. Odwiedzając stronę wyrażasz zgodę na nasze polityka Cookie.

Easy Esperanto Reader by Myrtis Smith, Bestaĉoj en la Arbaro – Tekst do przeczytania

Easy Esperanto Reader by Myrtis Smith, Bestaĉoj en la Arbaro

lekcja z Esperanto do ćwiczenia czytania

Zacznij uczyć się tej lekcji już teraz

Bestaĉoj en la Arbaro

“Kio estis tiu sono? Ĉu vi pensas ke ĝi estas urso?”

“Ĝi ne estas urso.”

“Ĉu ĝi povus esti urso?”

“Ne, ne povas esti. Mi jam diris al vi milfoje. Ni estas en la urbo.

Ne estas ursoj.”

“Ĉu pumo?”

“Ne.”

“Ĉu sovaĝa hundo?”

Jakobo paŭzis.

Dum montatoj, li kaj lia pli aĝa fratino Raĥela provis konvinki la

malpli aĝan fratinon, Lea, veni ekskursi. Kiel iu, kiu klare spektis tro da

filmoj, Lea pensis ke marŝado estas malbona ideo. Tro da sovaĝaj

bestoj kaj eventualaj murdistoj sin kaŝas en la arbaro.

“Nu, ja povus esti vaginta hundo aŭ kojoto”, Jakobo malvolonte

agnoskis.

“... sed tre malverŝajne”, aldonis Raĥela.

“Mi sciis ke tio estis malbona ideo. Vi scias kiom mi malŝatas la

liberan aeron.”

Ŝia protektemo kiel granda fratino ekfunciis. Raĥela ĉesis

promeni. “Nun haltu nur momento. Rigardu ĉirkaŭ vi. Estas bele. Estas

pace. Kaj ne estas ursoj.”

La triopo daŭre promenis pli profunde en la arbaron. Estis la

mezo de la somero kaj la foliaro estis densa. De ĉiu direkto ili povis

aŭdi birdopepadon kaj vidi sciurojn kuri ĉiudirekten. Ili sekvis bone

uzitan vojeton malsupren laŭ ŝtona ŝtuparo. Ĝi kondukis ilin en ravinon.

Tio aspektis kiel bona loko por halti. Ili sidis sur la flanko de ŝtipo kaj

admiris la pejzaĵon.

Jakobo parolis la unua. “Ekskursi estas agrabla, ĉu ne? Estas

nenio por timi.”

Lea sidis rekte sur la ŝtipo, kontrolante por formikoj, araneoj, kaj

aliaj hazardaj bestetoj. “Nu, eble, sed tio estas la lasta fojo ke mi vetas

kontraŭ vi du.”

Jakobo ridis. “Mi feliĉas ke mi gajnis. Mi ne volas iri al ia

pretenda festivalo de vin-gustado.”Raĥela ridis pri ili. “Mi estas la vera gajnanto. Mi estus kontenta

en ambaŭ lokoj… kaj efektive ne devus kunporti vinon tien ĉi!”

Jakobo ekstaris. “Mi devas pisi.”

Lea aspektis naŭza, “Ĉu vi ne povas atendi ĝis kiam ni revenos

al la komenco de la vojeto?”

“Ne, tio estas tri mejlojn for. Je via rapideco mi devus atendi unu

horon. Mi iros malantaŭ tiujn arbojn tie.”

Li foriris de la fratinoj, promenis proksimume kvindek metrojn kaj

malaperis en la arbustojn.

Raĥela rigardis sian fratinon. “Ne estas tiel malbona, ĉu? Pasigi

tempon kun ni. La trankvilon de la arbaro.”

“Pasigi tempon kun vi, ne, sed vi scias ke ne plaĉas al mi la

libera aero.”

“Ni faru simile pli ofte. Ni ne pasigas sufiĉe da tempo kune.”

“Vi pravas, sed la venontan fojon ni certe devus…” la vortojn de

Lea subite haltigis kriĉo de Jakobo.”

“KURU!” Jakobo venis kurante el al arbustoj kaj rapidis plenforte

preter la fratinoj.

La du virinoj ne hezitis; ili prenis ilijn sakojn kaj sekvis. Ili kuregis

laŭ la ravino kaj supren sur la ŝtona ŝtuparo.

Ĉe la supro de la ŝtuparo Lea sentis sin kiel la koro eksplodus. Ŝi

ne estas atleto. Ŝi estas marŝanto. Ŝi nepre ne estas kuristo. “Ĉu… ni…

povas… halti?” ŝi suspiris inter spiroj.

Ili ĉiuj haltis sed Jakobo restis iomete antaŭ ilin, rigardante

maltrankvile en la direkto el kiuj ili ĵus venis.

“Kio ĝi estis?” demandis Raĥela.

“Ĝi estis urso, ĉu ne?”

“Ne” Li aspektis sincere timigita. “Estis kvin… eble ses da..”

“Sovaĝaj hundoj”

“Ne…” li komencis paŝi malantaŭen, preta ekkuri pro ia kialeto.

“La etaj ruĝaj okulaĉoj, la akraj dentoj… kaj la vostoj … la longaj teruraj

vostaĉoj. Ili graŭlis kaj siblis.”

Raĥela laciĝis pro la divenludo, “Jakobo! KION... VI.. VIDIS? ?

“Ĝi estis didelfoj… kaŝejo de didelfoj.”

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE