Ĉapitro 5.3 – Planado kaj Pasporta Servo
Ina: Ĝuste. Fakte ili ĉiuj estas je via dispono!
Kabe: “Je via dispono”, kion signifas tio?
Ina: Signifas, ke homoj ĉe tiuj adresoj pretas gastigi vin kaj helpi vin konatiĝi kun ilia regiono.
Kabe: Sonas interese… Do, oni loĝas en la hejmo de aliaj esperantistoj, ĉu?
Ina: Prave, mi havis plurajn interesajn spertojn per Pasporta Servo… Mi uzis ĝin en tri kontinentoj kaj ĝis nun funkciis tre bone.
Kabe: Bonege, kien ni iru?
Ina: Do, mia plano estas, ke ni…