Ĉapitro 3.5 – Kelkaj demandoj
Ina: Verŝajne, ke homoj tiam malbone parolis Esperanton… En la jaro 1911 Kabe forlasis Esperanton.
Sed mi pensas, ke hodiaŭ la lingvonivelo de la esperantistoj estas pli alta. Kabe: Do mi devas bone lerni la lingvon por esti bona Kabe ;)
Ina: Jes :).
Kaj vi devas uzi simplan stilon, ĉar tio estis tre grava por Kabe. Kabe: Tio plaĉas al mi.
Ina: En Esperanto ekzistas eĉ vorto ‘kabei', kiu signifas forlasi la movadon.
Kabe: Interese!
Mi nun scias unu vorton en Esperanto, kaj verŝajne mi neniam forgesos ĝin ;)