Ĉapitro 2.2 – Ĉe la kurspaĝaro
Ina: Pardonon. Mi devas paroli kun alia persono. Mi estas ŝia ‘lingvohelpanto', kaj nun ŝi volas paroli pri unu ekzerco. Mi baldaŭ revenos al vi.
post kelkaj minutoj
Ina: Nun ni finparolis pri la ekzerco.
Kabe: Mi legis pri Esperanto dume.
Ina: Bone. Ĉu ĝi plaĉas al vi?
Kabe: Mi ne certas. Mi ankoraŭ ne scias sufiĉe pri la lingvo…
Ina: Saĝa respondo.
Kabe: Mi rigardos en la paĝaro kaj provos iom lerni. Ĉu vi volas esti mia ‘lingvohelpanto'? Ina: Volonte.
Kabe: Dankon :)