Ĉapitro 2.1 – Ĉe la kurspaĝaro
Kabe aperas en la tujmesaĝilo
Ina: Saluton! Ĉu vi estas tiu Kabe, kiu dancis kun mi sabatnokte?
Kabe: Sa, Ina! Jes, estas mi.
Ina: Mi ĝojas, ke vi venis al la paĝaro. Ĉu ĝi plaĉas al vi?
Kabe: Jes ja, ĝi estas tre bela kaj ŝajnas interesa :)
Ina: Ĝi ankoraŭ ne estas tute preta, sed baldaŭ estos.
Kabe: Mi komprenas.
Ina: Sed jam estas multaj helpiloj, ekzemple vortaroj, superrigardo de la gramatiko, tujmesaĝilo kaj diversaj ekzercoj.
Kabe: Estas bona komenco…