Ĉapitro 13.2
"Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege bedaŭras, ke mi ne povas jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj koncernas aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi deziras, ke mi lasu vin? " "Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la aŭton? Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi. " "Ĉiam scivola, ĉu ne? Vi ŝatus scii, kien mi iras," li diras ridante, dum Linda sentas sin ruĝiĝi, ĉar similan rimarkon ŝi tute ne atendis. Dum momento, ŝi ne scias, kiel respondi. Ŝi sentas sin stulta. "Tute ne," ŝi fine diras, malvere. "Kien vi iras, tio tute ne interesas min. Mi proponis tion nur, ĉar tio ŝajnis plej facila. Sed se ĝenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro. Ekzemple ĉe la Internacia Hotelo, aŭ ĉe Granda Teatro. Ĉiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen. Tie ĉi estas perfekte. Koran dankon, kaj ĝis revido, kara sinjoro. " "Ĝis revido, kara spionino! " La aŭto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de ĝi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? Ĉu li suspektus? Nia kompatinda Linda ne scias, kion pensi.