×

Χρησιμοποιούμε cookies για να βελτιώσουμε τη λειτουργία του LingQ. Επισκέπτοντας τον ιστότοπο, συμφωνείς στην πολιτική για τα cookies.

image

Eating Out, Parto ok

Parto ok

Nu, ĉu vi elektis ion?

Jes, mi komencos per fazeola supo.

Poste mi prenos rostitan kokon. Tio estas bona elekto.

Kaj vi? Mi komencos per salato kaj poste mi prenos viajn specialajn spagetojn.

Ĉu vi ŝatus trinki vinon dum la manĝo?

Jes, bonvolu porti al ni duonan botelon da via hejma ruĝa vino.

Duona botelo da hejma ruĝa vino alvenos tuj.

Mi portos al vi ankaŭ panon. Ĉu vi volus ion alian? Ne, tio estas ĉio, dankon.

Nu, diru al mi, Petro, kion faras viaj gepatroj ĉitage?

Mia patro ankoraŭ laboras.

Mia patrino ĝoje laboras en sia ĝardeno. Ŝajnas, ke ambaŭ estas okupitaj.

Ĉu ili estas en bona sano? Jes, ili bonfartas.

Kaj viaj gepatroj? Miaj gepatroj estas for.

Ili iris viziti siajn parencojn en Rusion. Kiuj parencoj vivas en Rusio?

La gefratoj de mia patrino vivas tie.

Mi estas ege amligita al miaj geonkloj.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE