×

Χρησιμοποιούμε cookies για να βελτιώσουμε τη λειτουργία του LingQ. Επισκέπτοντας τον ιστότοπο, συμφωνείς στην πολιτική για τα cookies.

Jen Nia Mondo, Ezopa Saĝo de KALOCSAY Kálmán – Text to read

Jen Nia Mondo, Ezopa Saĝo de KALOCSAY Kálmán

Αρχάριοι 1 Εσπεράντο lesson to practice reading

Άρχισε αυτό το μάθημα τώρα

Ezopa Saĝo de KALOCSAY Kálmán

La ĉeval' kaj bovo ie Ekdisputis energie Pri l' merito En milito. Diris la ĉeval' incite: "Eh, Malsprite Estus dubi nian gloron Kaj valoron. La ĉevaloj Al bataloj Kuri ĉiam estis pretaj Je l' trumpetaj Sonoj, (Iom helpis ankaŭ spronoj) Kaj la ŝarĝon de l' kanonoj Tra abruptaj ŝtonoj Kiuj trenis? Nur ni!

" -- la ĉevalo henis. Bov' respondis dum remaĉo: "Ĉevalaĉo! Vi ja vane fanfaronas, Ĉar ni donas Tamen la plej grandan servon! Ja al si la cerbon La marŝalo vane rompas, Vane pompas La kuraĝo, Se l' furaĝo Mankas. Kaj al kiu dankas La viandon la soldat' malsata? Al la bovo malŝatata! Via gloro sole ŝajnas, Ĉiun venkon bovo gajnas.

Paŝtis sin melankolie Ankaŭ la azeno tie. Ĝi malplaĉe aŭdis, Ke sin ili laŭdis. Ĝi iais Kaj balais La aeron per oreloj, Kaj ekkriis: "Bagateloj! Jen la vero: Sur la tero Se azenoj ne amasus, La milit' eĉ ne okazus!

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE