×

Wir verwenden Cookies, um LingQ zu verbessern. Mit dem Besuch der Seite erklärst du dich einverstanden mit unseren Cookie-Richtlinien.

image

La Eta Princo, I

I

Iam, kiam mi estis sesjara, mi vidis belegan bildon en iu libro pri la praarbaro, titolita ”Travivitaj rakontoj”.

Tiu bildo prezentis boaon, kiu glutas rabobeston. Jen kopio de la desegno:

En la libro oni diris: ”La boaoj glutas sian rabaĵon unuglute, senmaĉe.

Sekve ili ne plu povas moviĝi kaj dormas dum sia sesmonata digestado.”

Ekde tiam mi multe meditis pri la aventuroj en ĝangalo kaj per kolorkrajono mi sukcesis miavice fari mian unuan desegnon.

Mian desegnon numero Unu. Jen kiel ĝi estis:

Mi montris mian ĉefverkon al granduloj kaj ilin demandis, ĉu mia desegno timigis ilin.

Ili al mi respondis: ”Kial ĉapelo timigus?”

Mia desegno ne prezentis ĉapelon.

Ĝi prezentis boaon, kiu digestadas elefanton. Do, mi desegnis la enhavon de la boao, por komprenigi al granduloj. Ili ĉiam bezonas klarigojn. Jen kiel aspektis mia desegno numero Du:

La granduloj konsilis, ke mi flankenlasu desegnojn de boaoj aŭ malfermitaj aŭ ne, kaj prefere interesiĝu pri geografio, historio, kalkularto kaj gramatiko.

Kaj tiel, en mia sesjara aĝo, mi rezignis grandiozan pentristan karieron. Mi senkuraĝiĝis pro la fiasko de mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero Du. Neniam la granduloj komprenas tute per si mem kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam donadi al ili klarigojn.

Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti aviadilojn.

Mi flugis iom ĉie tra la mondo. Kaj mi tute konsentas, ke geografio multe utilis al mi. Mi scipovis unuavide distingi Ĉinion de Arizono. Tio estas tre taŭga, se oni vojeraris nokte.

Tiel, dum la daŭro de mia vivo, mi havis amasojn da kontaktoj kun amaso da seriozaj homoj.

Mi multe vivis ĉe granduloj. De tre proksime mi vidadis ilin. Kaj tio malmulte plifavorigis mian opinion pri ili.

Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu ŝajnis al mi iom klarvida, iam mi provis per mia desegno numero Unu, kiun mi ĉiam konservis.

Mi volis scii, ĉu tiu ĉi vere estas komprenema. Sed ĉiam oni respondis al mi: ”Ĝi estas ĉapelo.” Tiam al tiu mi parolis nek pri boaoj, nek pri praarbaroj, nek pri steloj. Mi adaptiĝis al ties komprenpovo. Mi priparolis briĝon, golfludon, politikon kaj kravatojn. Kaj la grandulo estis ja kontenta koni homon tiel konvenan.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE