Ĉapitro 15.1
"Bonan matenon, ho plej bela, ĉu vi bone dormis?
" "Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, ĉu vi dormis kontentige? " "Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne sufiĉe dormis. " "Ĉu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte pri ĉio, kio okazis hieraŭ. " "Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraŭ, post kiam mi eliris kun Bob por okupiĝi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? Ĉu vi faros al mi precizan raporton? " "Kun plezuro, sed ankaŭ vi raportos al mi poste, ĉu ne? Nu, mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io fuŝa okazis al mia aŭto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis, sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre banalajn aferojn. " "Ĉu vi almenaŭ scias, kien li iris en la urbo, laŭ kiuj stratoj, al kiu domo? " "Atendu. Mi rakontos ĉion. Por ke mia peto ŝajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. Li lasis min ĉe la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj troviĝis sen aŭto en la mezo de la urbo. Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la poŝtoficejo. Mi estis nekredeble bonŝanca. Imagu! Se mi estus troviĝinta naz-al-naze kun li ĝuste kiam li eliris el la poŝt-oficejo...! Sed mi vidis lin sufiĉe frue por min kaŝi.