image

Quick Imports, Ĉu kantado estas pli danĝera ol parolado?

Kun la kronviruso disvastiĝis la supozo ke kantado estas pli danĝera ol parolado. Fakte tamen necesas grava faktoro, kiel tion montras eksperimento de britaj esploristoj.

Kantado estas danĝera, tiu supozo manifestiĝis komence de la kronvirusa pandemio. Ekmontriĝis tio ĉe pluraj alarmigaj okazaĵoj: En Usono ekzemple unu homo dum du- kaj duonhora ĥora kantado kun 61 personoj infektis 32 kunkantantojn. Tiuj siavice verŝajne infektis ankoraŭ 20 pluajn personojn. Tri homoj bezonis kuracadon en hospitalo, du mortis.

El tiuj kaj similaj okazaĵoj kiuj aperis en la tuta mondo, la esploristoj lernis precipe du aferojn: Homoj povas transdoni la kronviruson en fermitaj spacoj ankaŭ tra distanco de multe pli ol du metroj. Kaj superdisvastigantoj akcelas la pandemion. Ĉe tio temas pri unuopaj personoj, kiuj kutime senkonscie infektas multajn aliajn homojn.

Aldone plifortiĝis la kredo ke kantado estas aparte danĝera, ĉar homoj eligas ĉe kantado aparte multajn gutetojn kaj aerosolojn. Tamen tiu supozo ĝis nun ne estis esplorita. Nova, ankoraŭ ne publikigita studaĵo nun ekkonigas: Laŭ la rezultoj ne faras grandan diferencon ĉu iu parolas aŭ kantas. Pli decida laŭ tio estas la laŭteco.

Por la prilumigo britaj medicinistoj kaj inĝenieroj invitis 25 kantistojn al eksperimento, inter ili estis kantistoj de diversaj ĝenroj kies voĉalteco situis de soprano ĝis baso. Ĉiuj partoprenantoj devis kanti aŭ paroli la kanton "Ĉion bonan al vi" en diversaj laŭtecoj.

Dume la esploristoj registris kiom da gutetoj kaj aerosoloj la partoprenantoj eligis tra buŝo kaj nazo. Por certigi ke la rezultoj ne falsiĝis, la eksperimento okazis en operacia salono kun speciala aeruma tekniko kiu malebligas ke partikloj estas movataj tra la aero.

Laŭ la mezurado ne faras diferencon ĉu iu nur spiras aŭ mallaŭte kantas aŭ parolas kun 50 ĝis 60 decibeloj. La eligitaj kvantoj da gutetoj kaj aerosoloj ĉiam estis similaj. Ĉe tio eĉ ne necesis ke la partoprenantoj flustris. 50 ĝis 60 decibeloj korespondas al la laŭteco de normala konversacio.

Ĉe aerosoloj temas pri etaj gutetokernoj kies diametro estas pli malgranda ol kvin mikrometroj. Tial ili estas tiel malpezaj ke post elspirado ili ne rekte falas al la grundo, sed ke ili disvastiĝas tra pli grandaj distancoj kun la aero. Malgraŭ ilia eteco aerosoloj povas transporti kronvirusojn kaj tiel kaŭzi infektojn.

Nur ĉe la plej laŭtaj mezuradoj kun 90 ĝis 100 decibeloj entute montriĝis diferenco inter kantado kaj parolado. La laŭteco tamen havis signife pli fortan influon.

Dum laŭta kantado aŭ parolado la partoprenantoj produktis - mezurite laŭ la volumeno - almenaŭ 20-oble pli da aerosoloj ol dum mallaŭta kantado aŭ parolado. Por kompari: Ĉu iu laŭte parolis aŭ laŭte kantis, tio kaŭzis diferencojn de aerosoloj nur je la 1,5- ĝis 3,4-oblo.

Neniu menciinda influo pri la mezurrezultoj aliflanke montriĝis ĉu kantis viroj aŭ virinoj aŭ laŭ kiu ĝenro la kantistoj kantis. Kaj oni povis konstati ke la kvanto da gutetoj kiujn iu elspiras, varias de homo al homo. Ĉiukaze validas: Ju pli laŭte oni parolas aŭ kantas, des pli da gutetoj estas eligataj, sendepende ĉu temas pri kantado aŭ parolado.

Want to learn a language?

Learn from this text and thousands like it on LingQ.

  • A vast library of audio lessons, all with matching text
  • Revolutionary learning tools
  • A global, interactive learning community.

Çevrimiçi dil öğrenme @ LingQ

×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.