×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Tio estis bela tempo /el la ĉeĥa interreto, notita de la profesia instruistino/

Tio estis bela tempo /el la ĉeĥa interreto, notita de la profesia instruistino/

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Post kvin horoj, unu tablojdo da Neurolo, kaj unu bone celita vangofrapo, mi instruis al mia nepo la ekvacion kun unu nekonato, kiel vipo krakas.

Post la spertoj kun la lernado de miaj filoj (violigitaj per batoj ĝis pli alta kleriĝo), poste kun la lernado de miaj nepoj, mi bedaŭras, ke mi ne naskiĝis sur insuleto, ie ajn en Pacifikaj regionoj, kie la ununura zorgo estus serĉi ion por manĝi kaj kontente vivi aŭskultante ŝaŭmantajn ondojn, tute ne scianta legi kaj skribi. Mia aĝo vere puŝis min cerbumi, kiu finfine instruis al mi tiun-ĉi fakton?

La lasta "instruista sperto" instigis min kontroli, kio kaŭzis, ke mi ellernis miajn konojn kaj kiel pasis mia lernado. Tiukaze miaj gepatroj ne serĉis kialon por ne lerni, sed ili rapide agis, por ke mi ĉion ellernu sola. Kvankam ili regalis min per batoj, tamen mi ne havis impreson, ke ili malbone traktis min. Mia panjo estis konvinkita, ke bone celita vangofrapo radikale akcelos la edukan procedon. Mia panjo pafcelis pli bone ol Vilhelmo Tell.

Nuntempe la leĝo malpermesas uzi korpajn punojn.

Mi rememoris miajn instruistojn, kiuj bone regis sian instrumaterion kaj vole nevole ankaŭ ni ŝatis ĝin. Dum nia malbona lingvokono ni estis punitaj transskribi longajn fragmentojn el lernolibroj anstataŭ ludi pilkon. La matematikisto ekzamenis nin vokante kvin malbonŝanculojn, kiuj nervoze provis kalkuli ekzemplon, longan kiel urbo Lovosice. Se ni hezitis, li vokis: Kvin, sidiĝi! Aŭ: Kvar, tre malrapida, sidiĝi! Aŭ: Stulta, sidiĝi! Aŭ: Ankoraŭ pli stulta, kvin, sidiĝi! La plej stulta lernanto akompane ricevis bone celitan piedpuŝon. Kvankam ni estis terurigitaj, tamen multaj studis matematikon en altlernejo.

Hejme ni neniam klaĉis pri la instruisto, ĉar nia panjo ĉiam diris: La sinjoro instruisto ĉiam pravas. Se iu estis hiperaktiva, li pasigis multe da tempo malantaŭ la pordo.

La familio donis al ni limojn. Resume: neniu neniam distingis nin kiel dislektikojn, disgrafikojn, disminesciaskion. Ni estis simple stultaj aŭ petolemaj. La lernejo ne dorlotis nin kaj ni estis dankemaj pro tio!

Kaj tiel okazis, ke kiam mia amata nepo, post kvin horoj ne volis kompreni, kiel kalkuli ekvacion kun unu nekonato kaj Neurolo ĉesis efiki, mi uzis tiun-ĉi malnovan metodon de mia panjo kaj Herodo. Mi bone trafis, la vangofrapo trovis bonan lokon kaj okazis miraklo: post tiu-ĉi momento li senerare kalkulis unu ekvacion post la alia. Nun ni estas bone agorditaj.

Ke li ne scipovas manĝi per manĝilaro, tion mi iamaniere transvivas

Tio estis bela tempo /el la ĉeĥa interreto, notita de la profesia instruistino/ That was a nice time /from the Czech internet, noted by the professional teacher/