×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Sunkolektaj panelaroj en la montaro

Sunkolektaj panelaroj en la montaro

Svislando volas anstataŭigi atomenergion per renovigeblaj energioj. Sed la tereno estas montareca, areoj ekzemple por elektro el sunkolektaj instalaĵoj malabundas. Sed tiu malabundeco povus turniĝi al avantaĝo: Svisaj esploristoj eltrovas ke sunkolektaj farmoj en montaro ofertas multajn avantaĝojn.

Sunkolektaj instalaĵoj en montaraj regionoj povas pli bone kovri la laŭsezone fluktuantan bezonon pri elektro ol instalaĵoj en la ebenaĵo. Tion konkludas studaĵo de la teknika altlernejo en Lausanne. La esplorista teamo tie kalkulis kiel prezentiĝas laŭ la kuro de la jaro la produktado de elektro en diversaj altecoj kaj ĉe malsamaj anguloj de kliniĝo de la sunĉelaj paneloj. La studaĵo ja prilumigas Svislandon, la rezultoj tamen estas aplikeblaj ankaŭ por similaj regionoj.

Problemo ĉe la konsumo de sunkolekta elektro estas, ke bezono kaj produktado ofte estas kontraŭaj: Sunĉelaj kampoj produktas plej multe da elektro dum somero, dum en vintro la bezono pri elektro estas pli granda. Ĉar ne disponeblas sufiĉe da kapacitoj por longtempa konservado de elektro, tiu kontraŭeco malfaciligas la plialtigon de la kvoto de sunkolekta elektro en la energimiksaĵo. Svislando tamen decidis forlasi la produktadon de elektro el atomenergio kaj alstrebas anstataŭigi ĝin per renovigeblaj energifontoj.

La esploristoj ekzamenis scenaron en kiu la duono de la elektro el atomenergio en Svislando estas anstataŭigata de sunkolekta elektro. Per konvenciaj instalaĵoj en la ebenaĵo oni bezonus por tio proksimume 57 kvadratajn kilometrojn da areo kun sunkolektaj paneloj. Se oni aliflanke translokigas la sunkolektajn panelarojn al montara regiono supre de la dumvintra limo por neĝo, tiam plialtiĝas la produktivo pro tri kaŭzoj: Unuflanke la atmosfero en pli altaj situoj absorbas malpli da sunradiado, aliflanke la kovriĝo per nuboj dum vintro en altaj situoj estas pli malforta ol en la ebenaĵo, kaj la neĝo reflektas dum vintro multe pli da sunlumo.

Por plej bone elprofiti la reflektatan lumon dum vintro, la sunĉelaj paneloj devus esti muntitaj kun kliniĝo de 65 gradoj kio estus signife pli da kruteco ol en la svisa ebenaĵo kie la angulo de kliniĝo situas optimume ĉe proksimume 37 gradoj. Tiaj montaraj instalaĵoj bezonus laŭ la esploristoj nur proksimume 47 kvadratajn kilometrojn da sunĉela areo, tio estas proksimume sesono malpli ol en la ebenaĵo. Pro la pli alta dumvintra produktivo de la sunkolektaj instalaĵoj ili povus pli bone servi por la laŭsezone fluktuanta bezono pri elektro ol konvenciaj sunfarmoj en la ebenaĵo. La montara elektro el sunĉeloj reduktus la truon inter produktado kaj bezono al sufiĉakaze proksimume la duono.

Por eviti neĝan kovriĝon la sunĉelaj paneloj povus esti muntitaj ankaŭ komplete vertikale en la montaro, akcentas la esploristoj. La vintra produktivo tiel apenaŭ malkreskus. Ja tiel la necesa areo da sunĉelaj paneloj plialtiĝus, sed ĝi estus ankoraŭ sub la bezono pri areoj en la ebenaĵo.

La instalo de sunkolektaj panelaroj okazu prefere en regionoj kun jam sufiĉe forta infrastrukturo kio ja grandparte en la alpoj estas trovebla. Por taksi la efikojn al la medio tamen ankoraŭ necesos pluaj studoj.