×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ŝajne nedanĝeraj objektoj

Ŝajne nedanĝeraj objektoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Oni scias, ke infektaj malsanoj akiritaj en hospitaloj mem estas grava problemo en nia moderna mondo. Medicinistoj fervore batalas por trovi solvojn. Ĝis nun, la plej bonaŭgura vojo estas prevento: oni devas protekti pacientojn kontraŭ tiuj danĝeraj mikroboj, kiuj ofte rezistas al ĉiaj antibiotikoj.

En decembro 2018, la revuo Infection Control and Hospital Epidemiology publikigis kuriozan eltrovon rilate tiun temon. Mi resumas el la retejo medscape.com:

“Estas klare dokumentite, ke stetoskopoj de medicinistoj, en hospitaloj, estas konstante infektitaj kaj bakteriologiaj studoj montris, ke ili povas enhavi danĝerajn patogenajn mikrobojn, ofte rezistajn al antibiotikoj. Oni esploris stetoskopojn de kuracistoj, flegistoj kaj fizioterapiistoj, stetoskopojn uzatajn individue por unusola paciento, kaj stetoskopojn neniam uzitajn. Krome, oni trovis, ke normaj sistemoj por purigado de tiuj aparatoj ne solvis la problemon: bakterioj postvivis tion.”

Espereble, la freŝaj eltrovoj kontribuos al pli da preventado kontraŭ la tiel nomataj “hospitaldevenaj malsanoj”. Tamen, tiuj studoj ne estas tute novaj.

En la jaro 2006, ekbruis la informo, ke ankaŭ kravatoj de kuracistoj estas infektitaj per danĝeraj bakterioj, kaj eĉ iliaj blankaj kiteloj, same. Oni povas kompreni, ke kravatojn oni ne lavas tiel ofte kiel aliajn vestaĵojn, kaj ke kitelojn oni devas ĉiutage purigi. Sekve, oni komencis rekomendi, ke eleganteco de kuracistoj, rilate siajn vestojn, devas cedi prefere al sekureco kaj pureco. Kaj eble tio validas ankaŭ por juveloj kaj aliaj ornamaĵoj, kiujn kuracistinoj surmetas por sia bela aspekto.

Kaj en la jaro 2017 oni trovis, ke ankaŭ ekranoj kaj kovriloj de poŝtelefonoj estas plenaj je mikroboj, ofte danĝeraj. Kaj ke kuracistoj portas ilin (kaj uzas ilin!) en kirurgiaj ĉambroj kaj aliaj lokoj en hospitaloj, kie kuŝas malfortaj pacientoj. Rilate la telefonaparatojn, oni atentu, ke nuntempe infanoj konstante manipulas tiujn aparatojn, kaj eĉ tuŝas ilin per siaj buŝoj. Kaj ke tiuj aparatoj transiras de unu mano al alia, inter diversaj personoj.

La pozitiva fakto en tiu informo estas, ke la preventa medicino kaj la sentabuigo de la medicina laboro alprenas pli kaj pli grandan influon. Tiu afero havas longan historion. Ĝi komenciĝis en la 19-a jarcento, kiam hungara kuracisto observis, ke mortoj de ĵus akuŝintaj virinoj kaj ĵusnaskitoj eble estis kaŭzataj de la manoj de kuracistoj, kiuj ekzamenis ilin sinsekve, ne lavante la manojn. Li multe suferis por konvinki siajn kolegojn, ke eble ia “kontaĝa elemento” transiras de unu paciento al la alia per la manoj de kuracisto. Tiutempe, plej multaj liaj kolegoj sentis sin ofenditaj!

Nuntempe, feliĉe, medicinistoj estas la unuaj, kiuj interesiĝas pri evitado de la teruraj “hospitalaj infektoj” - kia ajn estas la kaŭzo.