×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pli da nutraĵoj per pli efika fotosintezo

Pli da nutraĵoj per pli efika fotosintezo

Entuziasmaj komentoj parolas pri salto en la plibonigo de rendimento: Esploristoj tiel modifis la metabolon de nutra planto ke ĝi kreskas esence pli rapide. Tiel ĝi produktas 40 procentojn pli da biomaso.

La plibonigita procezo kiu estas kunligita kun la fotosintezo celas plialtigi la rikolteblajn kvantojn ankaŭ ĉe aliaj agrikulturaj plantoj. Tiucele esploristoj de la universitato de Illinois modifis genetike en tabakplanto procezon kiu estas kunligita kun fotosintezo.

Post kiam la apliko de sterkaĵoj, pesticidoj kaj de irigacio estas plejparte ĝislime elprofitata, la agrosciencistoj vetas pri pli efika fotosintezo. Ĉar multaj agrikulturaj plantoj kiel tritiko, rizo aŭ sojfaboj havas energivoran metabolan procezon: la tiel nomatan fotospiradon. Kaŭzo por tio estas ke ĉe ili la fotosinteza enzimo RuBisCO metaboligas apud karbondioksido ankaŭ oksigenon.

Ĉe tio ekestas kromprodukto kiu estas venena por la planto kaj kiu devas esti pene malkonstruata per fotospirado. "Ni povus nutri ĝis 200 milionojn pli da homoj per la kalorioj kiuj perdiĝas en la meza okcidento de Usono pro la fotospirado", diras sciencisto de la universitato.

La esploristoj nun modifis en tabakplantoj la genojn tiel, ke la fotospirado okazis multe pli mallonge kaj malpli pene. Tiucele la sciencistoj uzis la genojn de la giganta kukurbo (Cucurbita maxima) kaj de specio de verdaj algoj (Chlamydomonas reinhardtii). Tabako estas ĉe bioteknologiaj fakuloj ŝatata modela planto, interalie pro tio ĉar ĝi rapide kreskas kaj produktas multajn semojn.

En la naturo la fotospirado okazas en diversaj organeloj de la plantaj ĉeloj, interalie en la fotoaktivaj kloroplastoj. La esploristoj nun blokis transportan proteinon, tiel ke la metabolo restas en la kloroplastoj. Ĉe tio karbondioksido estas pli forte metaboligata kaj tiel ekestas pli malgranda kvanto da venenaj kromproduktoj. Rezulte el tio la planto devas elspezi malpli da energio por la fotospirado kaj povas kreski pli rapide.

La bioteknologoj testis sian procedon tiel, ke ili plantis la modifitajn tabakplantojn ne nur en kreskodomoj, sed ankaŭ sur kampoj. Kompare al la laŭnatura tabako la manipulitaj plantoj produktis averaĝe 41 procentojn pli da biomaso en seka stato. La esploristoj nun ankaŭ komencis plialtigi la rikolteblajn kvantojn helpe de siaj ekkonoj ĉe sojfaboj, okulfaboj, rizo, terpomoj, tomatoj kaj avokadoj. La genteknike modifitaj plantoj iam poste estu senpage disponigataj en multaj regionoj de la mondo al etkamparanoj, akcentas la esploristoj.

Tio signifos veran salton en la produkta kvanto per apliko de tiu genetika modifo de kultivaj plantoj.