×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Malsana sidado

Malsana sidado

Kiu ĉiam post 30 minutoj ekstaras, tiu vivas pli longe. Nova studaĵo montras: La paŭzo malsida ne devas esti longa kaj ne intensa. Ĉefe gravas ke oni regule interrompas la sidadon.

Ne necesas fari gimnastikajn ekzercojn. Jam multe helpas se dum sidanta laboro vi interrompe ekstaras kaj iras tra la ĉambro dum unu ĝis du minutoj. Kaj se vi ĉiutage anstataŭ sidadi dum la tuta tempo moviĝas je malalta intenseco dum entute 30 minutoj, tiam vi reduktas vian riskon pri frua morto jam je 17 procentoj. Ĉe pli alta intenseco estas eĉ ĉirkaŭ 35 procentoj.

Jen la mesaĝo de nova studaĵo de la Kolumbia Universitato de Novjorko: Ĉia aktiveco je iu formo, iu intenseco kaj iu amplekso reduktas la sanriskon kiu ekestas per troa sidado.

La sekvoj de nia ofta kaj longa sidado laŭ studaĵoj estas same detruaj kiel fumado. Sed ekzistas eblecoj kompensi tion.

La risko de longa sidado estas konsiderinda: Ĉiu kiu seninterrompe pasigas unu horon aŭ pli sidante, havas - el statistika vido - pli altan riskon pri frua morto ol kompare homoj kiuj sidadas esence same pli longe, sed kiuj entreprenas interrompajn moviĝojn. La plej malalta mortorisko montriĝas se okazas jam ĉiam post 30 minutoj eta interrompo. Kaj tiusence jam la senstreĉa ĉirkaŭirado en ĉambro efikas sufiĉe multe, diras la aŭtoroj de la studaĵo.

Plurfojaj prilumigoj montris dum la pasintaj jaroj la sanriskojn de tro longa seninterrompa sidado: Tiel laŭ alia usona studaĵo pli ol trihora sidado dum tago respondecas por apenaŭ kvar procentoj de la mortokazoj. Jam dekprocenta redukto de la sidodaŭro montris mezureblajn pozitivajn efikojn pri la sano.

Plua prilumigo atingis la konkludon: Kiu dum ok horoj sidadas seninterrompe, tiu ankaŭ povas kompensi la negativajn sekvojn de tiu konduto: Por tio tiam oni devas samtage moviĝi almenaŭ tamen dum unu horo kun iom pli alta intenseco - ekzemple irante kun rapideco de 5,6 km/horo aŭ biciklante kun 16 km/h.

Laŭ enketo inter 614 oficejaj dungitoj la averaĝa sidanta tempo situas en Germanio dum labortago ĉe proksimume 5,4 horoj (tio estas 73 procentoj de en tiu enketo averaĝa laborhoraro). Ĉirkaŭ 10 procentoj de la laborhoraro estas starado, 12,9 procentoj estas ĉirkaŭirado kaj proksimume kvar procentoj estas korpe defiantaj taskoj. Samtempe la enketo rezultigis ke la dungitoj preferus limigi sian ĉiutagan sidantan tempon al maksimume kvar horoj.

Jam dek minutoj da sidado sufiĉas por redukti la sangofluon en la gamboj - jen riskofaktoro por angiaj malsanoj.

Longa kaj daŭra sidado damaĝas al la sano je ankoraŭ pli granda mezuro ol oni supozis ĝis nun. Tion pruvis usonaj esploristoj per aktuala studaĵo.

Sed la sekvojn oni dum longa tempo ne rimarkas. Aŭstraliaj oficejaj dungitoj estis demanditaj kiujn negativajn efikojn pri la sano ili mem rimarkas ĉe sia sidado: Doloroj de dorso kaj de nuko, perdo de muskola tensio, plipeziĝo kaj perdo de motiviĝo estis la plej oftaj respondoj. Por ĉiuj el ili la rezultoj de la Kolumbia Universitato estas pozitivaj kiel tion formulas la studestrino: "Moviĝu tiel longe kiel vi deziras tion kaj kiel longe tio korespondas al viaj eblecoj" - la intenseco ne tiom gravas, gravas ĉefe ke oni entute ekstaras.