×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Johano de Dio - kvar jarojn poste

Johano de Dio - kvar jarojn poste

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En septembro de 2014 aperis ĉi tie mia artikolo pri la brazila mediumo Johano de Dio.

Kio estas mediumo? Laŭ PIV: Homo, kiu, laŭ la spiritisma doktrino, havas la kapablon servi kiel peranto inter la homoj kaj la spiritoj de la mortintoj.

Kio estas Spiritismo? Laŭ PIV: Doktrino, asertanta la eblecon interrilati pere de mediumoj kun la spiritoj aŭ estuloj de la nevidebla mondo.

Artikolo en la esperanta Vikipedio klarigas i.a. jenon:

Spiritismo, aŭ spiritisma doktrino, estas filozofia doktrino sistemigita de Allan Kardec, franca edukisto, kiu lasis sin konvinki ĉeesti seancojn, kadre de kiuj okazis komuniko kun la t.n. spiritoj de mortintoj. Komence la komunikado okazis pere de fenomeno konata kiel turniĝantaj tabloj, kaj poste pere de mediumoj. El kreskanta serio de fenomenoj, li elfaris tutan doktrinon filozofan.

Fakte Allan Kardec inventis la vorton “spiritismo“, kaj multaj el la t.n. kardecistoj opinias, ke nur la de li sistemigita doktrino estas Spiritismo. Tamen – kiel ĝuste asertas PIV – ĉiuj religioj aŭ sektoj kiuj kredas je la ebleco de interrilatoj inter homoj kaj spiritoj apartenas al Spiritismo.

Ekzemple ekzistis kaj ekzistas en la mondo – kaj aparte en Brazilo – mediumoj kiuj kuracas laŭdire helpe de spiritoj, kaj do estas spiritistoj, sed kiuj ne adoptis aŭ adoptas la doktrinon de Allan Kardec.

Unu el ili estas Johano de Dio.

Mi ripetas ĉi tie la plej gravajn frazojn kiujn mi skribis en 2014:

Sian mediumecon li sentis unue kiam li estis 9-jara, kaj 16-jara li faris sian unuan mediumecan kuracadon. Poste li kuracis homojn en pluraj brazilaj urboj. En 1976 li setlis en Abadiânia, malgranda kaj tre provinca urbo ĉirkau cent kilometrojn for de la brazila ĉefurbo Braziljo. Tie li kreis la “Domo de Dom Ignacio”, lokon kie li ekde tiam agas kiel mediumo. Laŭ lia biografio ĉirkaŭ ok milionoj da homoj jam estis traktitaj tie. Li agas kiel mediumo trifoje semajne. Oni asertas ke ĉiufoje ĉirkaŭ mil homoj serĉas lian helpon.

Kelkaj el la helpserĉantoj kuraĝas akcepti videblan operacion. Tiuj operacioj estas farataj sen anestezio kaj kun iloj – precipe simplaj tranĉiloj – ne sterilizitaj. [...]

Ĉio tio estis plurfoje fotita kaj filmita el ĉiuj anguloj, sekve ne eblas truko. Oni ne scia,s kial la pacientoj - ne anestezitaj - sentas preskaŭ nenion. La plejmulto de la milionoj da pacientoj kredas, ke estas spirita fenomeno. Kelkaj skeptikuloj pensas ke temas pri hipnoto, placeboefiko aŭ io simila.

La fakto estas ke multaj pacientoj raportas, ke ili saniĝis pro la helpo de Johano de Dio. Kelkaj estis kuracitaj je kancero, aliaj - kun paralizitaj kruroj - povis marŝi denove, ktp.

La pacientoj venas el ĉiuj regionoj de Brazilo, kelkfoje per grandaj ĉartbusoj, kaj multaj venas el eksterlando (precipe Eŭropo kaj Nordameriko). Kelkaj restas plurajn semajnojn, aliaj - aŭ la samaj - revenas plurfoje. En la ĉirkaŭo de la "Domo de Dom Ignacio" - kaj ene de ĝi - oni aŭdas la anglan, la germanan, la francan kaj aliajn lingvojn.

Estis publikigitaj pluraj raportoj en gravaj brazilaj revuoj; ekzistas kelkaj dokumentfilmoj pri Johano de Dio; en Jutubo estas pluraj filmoj pri li kaj liaj videblaj operacioj; kelkaj famaj homoj vizitis lin; ekde 2005 estas organizataj eventoj kun spirita kuracado per Johano de Dio eksterlande: ekzemple en Germanio, Svislando, Aŭstrio, Kanado.

Nun, ĉe la fino de 2018, okazis io kio ege ŝokis ĉiujn kiuj serĉis aŭ volis serĉi lian helpon, ĉiujn kiuj opiniis lin granda mediumo kaj admiregis lin, preskaŭ konsiderante lin kiel dion:

La brazila polico kaj justico kulpigis lin unue pri ofta seksperforto (iom post iom pli ol 600 virinoj akuzis lin pri tio) kaj poste malkovris, ke li posedas – sen permeso – plurajn armilojn kaj milionojn da nedeklaritaj dolaroj. Ekde la 16-a de decembro li estas nun en malliberejo, dum la policaj esploroj daŭras.

Kiel eblis, ke fama mediumo, kiuj helpis multegajn homojn dum pluraj jardekoj, iĝis tia krimulo?

Gravas jena aserto:

“Laŭ spiritistoj, la mediumeco, kiu permesas al la spiritoj komunikiĝi kun la homoj, estas kapableco, kiun multaj personoj kunportas denaske, kaj kiu estas sendependa de ilia religio aŭ de la moralaj principoj, kiujn ili adoptas por sia vivo.” (E-Vikipedio; mi reliefigis)

Do mankis al tiu mediumo la necesaj moralaj principoj.

Tamen restas ankoraŭ pluraj demandoj: Kial tia krimulo havis kaj konservis la kapablon kuraci tiom da homoj? Alia demando estas, kial tiom da virinoj ne akuzis lin antaŭe pro la seksperfortoj (kiuj jam okazis ekde ĉirkaŭ 30 jaroj)?

Ŝokitaj estas ne nur ĉiuj kiuj admiris lin (krom aliaj, kiuj eĉ ne lin konis), sed ankaŭ ĉiuj tiuj, kies vivteno dependis de li (fakte tuta kvartalo): proprietuloj kaj dungitoj de pluraj gastejoj kaj multaj vendejoj. Sen lia laboro, sen la multegaj homoj kiuj estis alvenintaj ĉiusemajne por serĉi lian helpon - aŭ simple pro scivolemo -, ili perdas sian vivtenon. Ankaŭ la urbo en kiu troviĝas tiu kvartalo suferos pro malgrandiĝo de enspezoj.