×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pupoj por bona celo

Pupoj por bona celo

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Volontuloj en Ĉeĥio kudras pupojn por la porinfana helpinstitucio Unicef. El la profito de la vendado estas financataj vakcinaĵoj.

La projekto "Adoptu pupon kaj savu infanon!" ekzistas en Ĉeĥio de la jaro 2002. Estas la celo kolekti monon por la mondskala kampanjo de la porinfana helpinstitucio Unicef. La estrino de Unicef en Ĉeĥio priskribas la simplan ideon sur kiu baziĝas la projekto.

"Infanoj, volontuloj sed ankaŭ konataj artistoj kaj dezajnistoj kreas pupojn. Ni vendas tiujn pupojn tiam je la prezo de vakcinaĵo por infano. Unu pupo do praktike korespondas al la helpo por unu infano. La pupo kostas apenaŭ 25 eŭrojn. Tiu sumo korespondas precize al la prezo de vakcino de infano kontraŭ ses mortigaj infanaj malsanoj. Per la kampanjo estas savitaj ĉiujare ĝis tri milionoj da infanoj. La estrino de Unicef elstarigas ankoraŭ pluan aspekton:

"Ĉar en la projekto partoprenas infanoj en bazaj lernejoj, ĝi kontribuas al informado pri la problemaro. Dum la infanoj produktas siajn pupojn, la instruistoj parolas kun ili pri la rajtoj kaj la situacio de infanoj en aliaj mondopartoj. La infanoj estas tiel edukataj al solidareco kaj humaneco. Laŭ la estrino la projekto dum la pasintaj 15 jaroj ankaŭ travivis malfortajn fazojn. Oni eĉ pripensis fini ĝin, sed tio tamen ne okazis.

"Se infano faras pupon kaj tiam ricevas la respondon ke ĝi estis adoptita kaj savita tiel unu vivo, tiam tio havas grandan valoron. Nome ĉiu pupo havas produktidentigan dokumenton. Sur ĝi staras la nomo de la pupo, sed ankaŭ la nomo kaj la adreso de la produktinto:

"Tiu homo kiu adoptas la pupon informu la produktinton pri la fakto ke la pupo trovis novan hejmon. Ambaŭ partoprenantoj tiel savis vivon. La ĉeĥa projekto estis prezentita dum la pasintaj monatoj sur du kontinentoj. En aŭtuno okazis sukcesa vendocela ekspozicio en Ganao kaj iom antaŭ Kristnasko same okazis en Novjorko. Tie interalie estis montrataj kaj aŭkcie venditaj la pupoj de konataj ĉeĥaj dezajnistoj, sed ankaŭ de muzikistoj kaj aktoroj. Oni kolektis ĉe tio preskaŭ 3000 dolarojn. La sumo alte superis la esperojn de la organizintoj.

"En la mondo ĉiujare ankoraŭ mortas unu kaj duona milionoj da infanoj pro malsanoj kontraŭ kiuj eblas protekti sin per vakcino. Mi pensas ke tio estas tragedio en epoko de ĉiaj teknologiaj novigoj kiuj estas ankaŭ haveblaj en evolulandoj. Pro tio ni bezonas ankoraŭ pli da pupoj.