×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ligna filtro igas salakvon trinkebla

Ligna filtro igas salakvon trinkebla

Usonaj esploristoj de la universitato de Marilando disvolvis novan kaj favorkostan procedon por la sensaligo de marakvo. La du ĉefaj elementoj estas sunlumo kaj tranĉo de ligno.

Por filtrado de akvo necesas precipe specoj de ligno kun la ĝusta grandeco de poroj. Se la ligna teksaĵo estas tro densa, tiam malpli da akvo povas trairi kaj la procezo daŭras pli longe; se estas tro da poroj aŭ se ili estas tro grandaj, la filtro tralasas tro da akvo. La idealan mezan mezuron laŭ la esploristoj ŝajnas havi interalie lignoj de pinio kaj de poplo.

Konkrete la esploristoj metis tranĉon de ligno kun dikeco de apenaŭ unu centimetro sur surfacon de akvo kaj varmegigis ĝin per sunlumo. Simile kiel arbo en la naturo transportas akvon de la radikoj al la folioj, ankaŭ tie migras la akvo tra la kanaloj kaj fine vaporiĝas pro la varmegiĝinta ligno. Damaĝaj substancoj kaj salo postrestas.

Por ke tiu procedo funkciu pli bone, la esploristoj karbonigis la surfacon de la ligno - do ili bruligis ĝin ĝis profundeco de malmultaj milimetroj. La malhela areo celite absorbas la sunluman varmegon kaj tiel pli facile konvertas la akvon tie al vaporo. Tio ebligis signife maksimumigi la generadon de vaporo.

Fine la filtrita akvovaporo estas kolektata kaj malvarmigata al trinkebla akvo. Lignoj de pinio, poplo kaj aliaj estas ne nur favorkostaj kaj efikaj - alie ol aliaj filtroj ili ne plenŝtopas la lignokanalojn per deponitaj saloj.

Eĉ pli bone la vertikala strukturo de la lignoporoj prizorgas ke la salo plejgrandparte malsupre falas el la poroj. Certe ligno ne estas la sola materialo kiu taŭgas por filtro. Sed ĝi estas favorkosta kaj elstaras pro siaj vertikalaj kanaloj tra kiuj la akvo estas suĉata kaj ligno krome nur tre malbone tralasas varmon - pro tio la akvo vaporiĝas celite sur la surfaco.

Nun la esploristoj laboras pri metodo por komplete eviti deponaĵojn de salo. La filtro ja iutage daŭre provizu dommastrumejojn per pura dolĉa akvo. La sciencistoj esploras diversajn eblecojn kaj interalie provas optimumigi la strukturon de la ligno.

La planoj por ampleksa apliko de la sistemo por la provizado de akvo ankoraŭ ne estas ellaboritaj. La sciencistoj devas elkalkuli la kostojn kaj kiel ofte la filtroj estos ŝanĝendaj. Krome ili volas testi plue ĉu la natura filtro povas ankaŭ forigi pesticidojn, pezajn metalojn kaj aliajn ĥemiaĵojn el la akvo