×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Bioimitado

Bioimitado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En la jaro 1997, usona verkistino popularigis novan terminon “Biomimetismo”. Eble en Esperanto oni devus preferi la tradukon “Bioimitado”. Ĝi celas nomi fakon en scienco, kiu provas krei novajn objektojn aŭ sistemojn, sub la inspiro de strukturoj, kiuj ekzistas en la naturo. Oni eĉ fondis Instituton de Bioimitado, fonditan en la jaro 2006, en la subŝtato Montana, en Usono. Praktikaj ekzemploj de atingoj de tiu scienca fako estas gluaĵoj similaj al substancoj troveblaj en la piedoj de speco de lacerto. Alia estas materialo, kiu puriĝas sub pluvo, kiel lotusflora petalo. Aŭ kompleksaj sistemoj, en kiuj tute ne ekzistas malŝparado, kiel en la ekologia sistemo de natura arbaro.

En tiu jaro 2017 oni feste rememoras la atingon de unu bela ekzemplo de sukceso ene de Bioimitado. Nome, en la jaro 1997, kiam la rapidtrajno en Japanujo atingis la rapidecon de 270 kilometroj hore, la entrepreno, kiu produktis ĝin alfrontis gravan problemon. Kiam la trajno eliris el tunelo, okazis neeltenebla bruego, kiel eksplodo, aŭdebla kelkcent metrojn for. Tio kaŭzis grandan ĝenon en la ĉirkaŭaĵo. Feliĉe, unu el la inĝenieroj, kiu havis kiel hobion la observadon de birdoj, trovis la solvon. Li observis, ke la eta alcedo plonĝas en la akvon en rapidega movo, kaj tamen ne ŝprucigas akvon, kvankam ĝi eniras en densan (akvan) medion el maldensa (aera) medio. Kaj li trovis, ke la sekreto estas la formo de ĝia beko. La inĝeniero desegnis plurajn formojn por la antaŭa parto de la trajno, kaj tiu, kiu kaŭzis malplej da bruo estis precize tiu, kiu imitis la bekon de alcedo. Alia faktoro, kiu produktis la trajnan bruegon estis metala retforma strukturo, kiu kuŝas sur la supra parto de la trajno kaj provizas elektron al ĝi. Tie, la aero, dum la moviĝado, kaŭzis kirlojn kaj turbuladon. La inĝeniero desegnis alispecan strukturon, similan al la plumoj de noktuo – ĉi tiu birdo estas konata interalie pro sia silenta flugo. Tio malpliigis la trajnan bruon. Sub tiu sama retstrukturo, li krome desegnis surfacon tute glatan, imite al la tute glata ventro de speco de pingveno el la Antakta regiono, konata pro sia facila glitado sur akvo. Rezulte de tiaj lertaj ŝanĝoj, rapidtrajnoj en Japanujo povas atingi la rapidecon de 320 kilometroj hore, tamen sen troa bruado. Nuntempe, la fervoja reto en tiu lando estas uzata de multaj milionoj da homoj, ĉiutage. Ĝi estas strategie grava servo. Per Bioimitado oni povis evoluigi ĝin al kontentiga rezulto.