×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Aluminio (sed ne nur)

Aluminio (sed ne nur)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Antaŭ longa tempo, kiam ĉiuj opiniis, ke la Tero estas la centro de la Universo, vivis bonaŝance homo pli rimarkema ol siaj tiutempuloj – Koperniko. Li kuraĝis aserti ion tute alian kaj sukcesis pruvi siajn tezojn. Iom simile ŝajnas esti hodiaŭ. Ĉiam pli multe da kuracistoj tute alie analizas la rezultojn de la observado de siaj pacientoj ol tio oficiale estis al ni prezentata. Iom post iom pligrandiĝas la nombro da kuracistoj praktikuloj kaj sciencistoj, kiuj opinias, ke vakcinoj ne nepre efikas tiel bonege, kiel volas nin konvinki farmacikonzernoj. Kutime oni instruas estontajn kuracistojn dum iliaj studoj, ke vakcinoj estas bonaj, ĉar ili savis la vivon de milionoj da homoj.

Tamen post la analizo de akireblaj dokumentoj montriĝas, ke neniu vakcinado verdire protektis nin kontraŭ eĉ unu epidemio, ĉar la procedo estis enkondukita nur post kiam unuopaj epidemioj estis jam finiĝantaj aŭ eĉ preskaŭ tuj post ilia memestingo. Esprimplena ekzemple estas la fakto, ke en Usono pasintjarcente oni ne kutimis vakcini homojn kontraŭ la ftizo (tuberkulozo), kaj tie la problemo pri la malsano rapide malaperis mem. Observante tion Britujo decidis rezigni pri la daŭranta vakcinado kontraŭ tiu malsano sur propra teritorio. Malgraŭ tio hodiaŭ en Pollando ekzistas la devo vakcini kontraŭ la ftizo antaŭ la 15-a vivojaro, kiu devo estas plenumata diligente jam en la 1-a tago post la naskiĝo. En la informfolio de la vakcino estas skribite klare, por ne apliki ĝin kaze de malfortigita imunsistemo.

Kial do oni vakcinas novnaskitojn, kies imunsistemo ankoraŭ ne funkcias? Krom tio antaŭ la injekto kuracisto plej ofte tute ne informas gepatrojn pri la konsisto de koncerna vakcino kaj pri eblaj kromefikoj, kiujn oni nomas kutime – nedezirataj efikoj postvakcinaj. Ĝuste hodiaŭ, kiam mi estas skribanta la tekston, tribunalo en Varsovio devigis junajn gepatrojn sen ilia konsento redoni al hospitalo sian (ĉu verdire sian?!) novnaskitan infaneton, por ebligi vakcinadon. La timigitaj gepatroj, kiuj pli frue rifuzis al hospitalo, nun, pro la juĝordono, decidis, kontraŭ sia intenco, subskribi la hospitalan konsenton pri la procedo. La hospitalo tuj faris siajn „medicinajn” procedojn al la etulo, inkluzive la seancon de Crede, malgraŭ ke la patrino estis tute (des pli venere) sana!

Mi estis instruita, ke vakcino estas la injekto de malfortigita stamo (mikrobaj kolonioj) en la organismon, pro kio kreiĝas en ĝi antikorpoj kiuj igas nin imunaj kaj kutime nenio pli okazas. De tempo al tempo maksimume la infano iom ploretas pro doloreto aŭ febreto, kaj ĉio revenas al normaleco. Ne ĉiu tamen scias, ke krom la menciitaj mikrobaj kolonioj, por ke la vakcinado estu efika, estas necesa alia substanco, kies celo estas elvoki inflamon, kio nur, kune kun la stamo, povas kaŭzi la imunecon de la vakcinita organismo. Al tiaj substancoj apartenas bedaŭrinde aluminio (sed ankaŭ hidrargo kaj formaldehido). Malgraŭ ke la maksimuma diurna normo por la homo egalas al 5 mikrogramoj, en vakcinoj eĉ al infanoj oni injektas de 250 ĝis 700 mikrogramojn da aluminio.

En mia infanaĝo oni kuiris en aluminiaj potoj. Tiu ago certe kaŭzis etan enkondukon de la metalo en la organismon, sed verŝajne nur 1% da iu eta kvanto de metalo povis tiam resti en ni. Anstataŭ tio la kvanto, kiun enhavas vakcinoj, restas en la organismo jam centprocente. En 1984 aluminio estis agnoskita neurotoksino, eble tial, en la mondo svarmas autismo (Usono), Asperger-komplekso aŭ ADHD? En Pollando sufiĉe oftaj, sed ofte ne notitaj en malsanulejoj, estas la menciitaj nedezirataj postvakcinaj kromefikoj kaj ĉiam pli en familioj aperas aŭtismo.

Ekzistas kuracistoj en Pollando, kiuj per naturaj metodoj revenigas la sanon al tiaj infanoj aŭ nur plibonigas la staton de tiuj peze malsanaj. Kun helpo venas kelkaj vitaminoj, silicio kaj aliaj substancoj, pri kio estonte.