×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Subteraj rezervujoj por sunenergio

Subteraj rezervujoj por sunenergio

Kiam brilas la suno kaj blovas la vento, kiam do fotovoltaj instalaĵoj kaj ventorotoroj liveras amason da elektra energio, sed ne estas sufiĉe da konsumo de elektro en la reto, tiam bona konsilo estas malfacile ricevebla. Pumprezervujaj centraloj (kiuj pumpas akvon supren kaj tiel ebligas produktadon de elektro kiam ĝi estas bezonata) ne sufiĉas por kompensi la pintan produktadon de elektra kurento. Do kien direkti la superfluan energion? "Sub la teron", estas ebla respondo, nome en formo de hidrogeno aŭ metano. Tio estas la plano de gasprodukta aŭstra entrepreno. Ili volas unuafoje esplori en praktiko kiel efikos la enpumpado de hidrogeno en kuŝejojn de tergaso. Tio estas laŭ naciekonomikaj konsideroj la plej favora solvo de la rezervuja problemo. En la projekto oni volas almiksi dek procentojn da hidrogeno al la tergaso.

Multaj elementoj de la tekniko, kiu estas uzata tiucele, ne estas novaj. Unue la elektra kurento devas esti aliformata al hidrogeno. Imageblas tri sistemoj: - alkala elektrolizo: Ĝi estas delonge konata kaj funkcias por produkti megaŭatojn da elektro. - elektrolizo tra polimera membrano: Ĝi estas sufiĉe disvolviĝinta por esti praktike aplikata. - alttemperatura elektrolizo: Ĝi estas nun esplorata kun plej granda intenseco, ĉar ĝi alportas la plej altan gradon de efikeco.

La rezulto, nome hidrogeno, devas esti portata al rezervujoj. Tio povas okazi en formo simila al tergaso, do metano. En tiu kazo tamen hidrogeno devus esti metanizata per ĥemia ligo kun karbondioksido. Tio funkcius kun perdo de efikecgrado je 5 ĝis 7 procentoj kaj kaŭzus kostojn, sed tiu solvo povus esti sencohava ĉe grandaj kvantoj de produktado de hidrogeno. Tial oni nun esploras la pli favoran, senperan almikson de hidrogeno en subterajn kuŝejojn.

En praktiko tio okazu en rezervujo en Supra Aŭstrio kiu funkcias kvazaŭ spongo. La enkuŝigita gaso troviĝos en poroza tavolo kaj ne en kaverno kiel ekzemple en malnova kuŝejo de salo. En tiu rezervujo oni esploros kiel kondutas gasmiksaĵo kun maksimume 10 procentoj da hidrogeno. Kiel reagos je tio la mikroorganismoj en la poroza rezervujo? Ĉu la afero estos sufiĉe ekonomia?

La granda avantaĝo de energio-al-gaso sistemo troviĝas en la entuta efikecogrado de 85 procentoj. Teorie en Aŭstrio disponeblas por enkuŝigebla gaso volumo de 7 miliardoj da kubaj metroj. Se la modelo funkcios, tio signifos gravan progreson por la mastrumado de energio el daŭripovaj fontoj.

Subteraj rezervujoj por sunenergio Underground reservoirs for solar energy