×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Longan vivon al la homoj!

Longan vivon al la homoj!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ unu jarcento, kvindek-jaran homon oni konsideris kiel maljunulon. La konsideroj pri aĝo kaj la vivodaŭro de homoj tamen draste ŝanĝiĝis, de tiam. Kaj dum la lasta jardeko, tiu ŝanĝiĝo estis eĉ pli radikala. Alivorte, la vivotempo en la tuta mondo pligrandiĝis mezume je 6 jaroj, dum la jardekoj inter 1990 kaj 2012.

Viro naskita en 2012 havos mezume 68-jaran vivon, kaj virino, 73-jaran vivon. Virinoj en ĉiuj landoj havas pli grandan ŝancon vivi pli longe, kaj precipe en riĉaj landoj. La lando, kie la vivodaŭro de virinoj estas plej longa estas Japanujo, poste Hispanujo, Svisujo kaj Singapuro. (Vidu la foton faritan en 2013, kiu montras 115-jaran S-inon Misao Okawa.) Viroj vivas pli longe precipe en Islando, Svisujo, Aŭstralio kaj Israelo.

Kaj plej pozitiva informo de Monda San-Organizo (MSO) estas, ke tiu kresko estis des pli forta en malriĉaj landoj – mezume je 9 jaroj. En Liberio la vivodaŭro kreskis de 42 al 62 jaroj; en Etiopujo, de 45 al 64 jaroj, kaj en Maldivoj, de 58 al 77 jaroj!

La ĉefa kaŭzo de tiuj ŝanĝoj estas, ke dum la menciita jardeko mortis malpli da infanoj ĝis la 5-jara aĝo. Alia grava kaŭzo estas malpli ofta tabakfumado.

Infano naskita en riĉa lando plej probable vivos 76 jarojn – 16 jarojn pli ol se ĝi naskiĝus en malriĉa lando. Se temas pri virino, la diferenco estas eĉ pli granda: 63 jaroj en malriĉa lando kontraŭ 82 jaroj en riĉa lando. Laŭ la esploristoj ĉe MSO, tiun diferencon kaŭzas la fakto, ke en riĉaj landoj mortas malpli da homoj post la 60-a aĝojaro, de kormalsanoj. Laŭ MSO, la plej oftaj kaŭzoj de antaŭtempa morto estas kormalsanoj, spirmalsanoj kaj cerbovaskulaj malsanoj. Lastatempe, ankaŭ trograseco de infanoj influas la statistikon.

Ĉe la alia ekstremo de la tabelo, bedaŭrinde, ankoraŭ ekzistas naŭ afrikaj ŝtatoj, kie la vivo daŭras mezume malpli ol 55 jarojn, same de viroj kiel de virinoj.

Krome, se temas pri la homa vivo, ne sufiĉas konsideri la kvanton, sed ankaŭ – kaj precipe – la kvaliton.

Longan vivon al la homoj! Long live the people!