×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Genoj malkaŝas devenon de homo

Genoj malkaŝas devenon de homo

Multaj homoj hodiaŭ ŝatus scii de kie devenas iliaj gepatroj kaj iliaj pragepatroj. La homaro ja pli kaj pli kunfandiĝas pro la pli grandaj eblecoj migri al alia loko aŭ eĉ kontinento. Tiu scio pri la propraj antaŭuloj ja povus pligrandigi la memkonscion de la koncerna persono.

Kun granda certeco nun programo povas surbaze de genaraj informoj eltrovi la devenon de persono. La tekniko povus plifaciligi la malkaŝon de krimoj aŭ helpi en la esplorado pri siaj antaŭuloj.

Montru al mi viajn genojn kaj mi diros al vi, de kie vi venas! Internacia esplorista grupo disvolvis procedon kiu permesas tre precizan atribuon de homa genaro al geografiaj regionoj. Tio povus ekzemple helpi en la transgeneracia esplorado aŭ ĉe jurmedicinaj serĉumadoj helpe de DNA-specimenoj. Tion skribas teamo de esploristoj de la angla universitato de Sheffield. Aŭ adoptitaj infanoj povus eltrovi siajn laŭnaturajn gepatrojn.

La analizo de la genaro baziĝas sur 40.000 punktaj mutacioj, kiuj estas karakterizaj por ĉirkaŭ 500 popolgrupoj. Al ili atribuiĝas geografiaj regionoj en kiuj la popolgrupoj vivas. Por la atribuado la esploristoj ellaboris algoritmon, kiun ili nomas GPS (Geografia Popola Strukturo).

La algoritmo elkalkulas tiujn referencgrupojn kies genaro plej similas al tiu de la specimeno. Depende de la grado de parenceco la mezurvaloroj "tiras" aŭ "ŝovas" la testatan genaron en la celregionon kiun la programo fine surekranigas. La fidindeco dependas decide de la devilarĝeco ĉirkaŭ la averaĝo de la referencgrupoj.

Per testoj la sciencistoj povis eltrovi la devenlandon ĉe 615 homoj el diversaj kontinentoj je averaĝe 83 procentoj. Aparte bone funkciis la procedo ĉe pli ol 200 enloĝantoj de la insulo Sardinio: La algoritmo povis atribui al kvarono el ili sian hejmlokon, kaj al plej multaj de la ceteraj almenaŭ cirklon de 50 kilometroj ĉirkaŭ la hejmloko. La sardoj formas en siaj vilaĝoj tre uniformajn sociojn ĉar ili plej ofte geedziĝas al partnero el la proksima ĉirkaŭaĵo.

Pli malfacila estas la atribuado ĉe grupoj al kiuj okazis dum nelonga pasinteco multe da enmigrado. Tiel ekzemple en Kuvajto plej multaj antaŭuloj de la hodiaŭ tie loĝantaj homoj devenas el Irano, Saŭdiarabio aŭ aliaj regionoj de la araba duoninsulo. Por Kuvajto do la kvoto de trafoj situis ĉe nur 50 procentoj, simile kiel ĉe Germanio.

"Ni esperas ke nia studaĵo kondukos al novaj ekkonoj kiel grandeco de loĝantaro, genetikaj diferencoj kaj la medio formis homajn popolgrupojn", skribas la esploristoj.

Genoj malkaŝas devenon de homo Genes reveal a person's ancestry