×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ĉu oni povas lerni kompaton?

Ĉu oni povas lerni kompaton?

Nemalhavebla homa vizaĝo de medicino

Al kuracisto kaj al medicina personaro homo konfidas sian plejaltan bonon — la sanon. Krom profesieco, iliaj plej dezirindaj virtoj devus esti: kompato kaj zorgemo pri la pacientoj. Sed tiaj homaj virtoj malofte estas denaskaj.

Al multaj el ni sendube okazis spekti iun parton de la furora televidserio "D-ro House", dissendita unue en Usono ekde 2004. La protagonisto estis mizantropa kuracisto-detektivo, iuspeca Sherlock HOLMES [Ŝerlok Hoŭmz], genia diagnostikisto de raraj malsanoj per ultramodernaj teknikoj. Kvankam fikcie, li simbolis la nuntempan realan superregadon de ege multekosta teknologio en medicina kuracado je malprofito de homfokusigita aliro.

Kompreneble ĉiu respektinda medicina institucio esperas, ke la personaro, krom altprofesie, rilatos kompateme kaj zorgeme al la pacientoj. Sed eĉ la plej prestiĝa institucio ne scias, kiel instrui al siaj laboristoj konduti laŭ tiuj dezirindaj sintenoj, des pli, ke malfacile estas precize difini kaj listi ilin.

Israela, preskaŭ plene privata, medicina institucio akceptis la defion kaj malfermis lernejon pri "tutenkluziva profesieco" en sanservo. Ĝiaj lernantoj estas laboristoj de hospitaloj kaj ambulatorioj el ĉiuj fakoj kaj niveloj: kuracistoj, direktoroj de fakoj, geflegistoj, helpantoj, oficistoj, teknikistoj kaj gepurigistoj. La unuaj kursoj temas pri interpersona komunikado kaj dezirindaj sintenoj kadre de sentema priatento de paciento per empatio kaj kompato. Vere ambicia programo, por kies plenumigo oni bezonas novigajn medion kaj metodojn.

Male al antaŭaj similaj iniciatoj bazitaj sur perkomputilaj virtualaj kursoj, ĉi tie temas pri lernejo kun realaj, komforte meblitaj kaj dekoraciitaj klasoj. La klasaro estas heterogena — ĉiuj lernas kun ĉiuj, kaj ĉiuj ensorbas la saman materialon. Tio ebligas kunhavigon de travivaĵoj kaj profesiaj spertoj kaj donas la senton, ke lernado de homaj valoroj estas ĝusta kaj nemalhavebla neceso por ĉiuj rangoj en sanservo.

Profesoro Ŝuki Ŝemer, prezidanto de la prestiĝa medicina institucio kaj iniciatinto de la lernejo deklaris en intervjuo: "En nia hospitalo povas operacii la plej kapabla kirurgo je plejalta teknika nivelo, majstre disigi histojn aŭ perfekte anstataŭigi korajn valvojn aŭ genuojn, tamen, se ni ne kapablas doni al paciento ankaŭ ĉiujn aliajn servojn kune kun homa varmo — nia agado ne estos sufiĉe bona kaj la rezulto ne estos kontentiga. Ĝuste la komponantojn de homa varmo ni deziras akirigi al niaj skipoj. Nur tiam ili atingos plenan profesiecon". En tiaj vortoj, oni certe povas rimarki la fierecon kaj memfidon de prezidanto de privata medicina institucio, kiu dank' al altaj tarifoj, povas havigi al si la plej modernan aparataron kaj la plej altnivelan kuracistaron. Kompreneble, bedaŭrinde, ne tia estas la situacio de la nacia socia asistado. Tamen, oni povas esperi, ke ĝuste la spertoj kaj atingoj de la "lernejo pri empatio kaj kompato" trafiltriĝos kaj pozitive influos ankaŭ la publikan sanservon direkte al plifortigo de la homaj aspektoj tiom gravaj en kuracado.

Ĉu oni povas lerni kompaton? Can compassion be learned?