×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Artefaritaj fibroj el lignaj restaĵoj

Artefaritaj fibroj el lignaj restaĵoj

PET-botelo aŭ jogurtovazo - jam hodiaŭ multo estas farita el rekreskantaj krudmaterialoj, tamen el tiaj kiuj ankaŭ servas kiel nutraĵo. Nun sciencistoj elvolvas metodon por produkti nilonon el lignorestaĵoj.

Ĥemiistoj volas utiligi grundobakterion (pseudomonas putida) por produkti nilonon. Ĉar ĝia varianto KT 2440 produktas el lignino jam antaŭŝtupon de la adipinacido kiu estas la baza materialo por altkvalita nilono. "La bioteknika produktado estas vere alternativo al energivoranta kaj klimatogason produktanta sintezado el nafto", diras profesoro Christoph Wittmann. Patenton por la procedo la esploristoj ĉirkaŭ la 47-jara bioteknologo jam akiris. De aprilo ili esploras ĉe la universitato de Sarlando la optimumigon de la procedo por ebligi ĝian aplikadon en la industrio.

La bezono pri plastoj el diversaj rekreskantaj krudaj materialoj estas granda vide al malabundaj resursoj kaj kreskanta monda loĝantaro. En la tuta mondo bioteknologoj ellaboras procedojn, kiuj povas anstataŭigi la produktadon de plastoj el la finiĝonta nafto.

"Blanka plasto", nome bioplasto, ĝis nun kontribuas je tre malgranda skalo al la mondvasta produktado de polimeroj. Ĝi situas laŭ indikoj de eŭropa asocio de produktantoj de bioplastoj inter 1 ĝis 1,5 procentoj. Sed laŭ la opinio de ĉiuj ekspertoj tiu kontribuo al la merkato kreskos.

Ankaŭ la germana ĥemikonzerno BASF esploras pri la utiligo de lignino. Konkurkapabla lignino estas ĉie tie kie lignino aperas kiel restaĵo, ekzemple ĉe produktantoj de papero.

Vera nilono estas kompare al jam bioteknike produktataj plastoj, ekzemple pakmaterialoj, longeviva produkto. Ne nur ŝtrumpkalsonoj konsistas el nilono, sed ankaŭ partoj por aŭtomobiloj aŭ borŝtopiloj kiuj daŭras dum jardekoj.

Grandan avantaĝon de la bioteknika metodo vidas profesoro Wittman kompare kun la petroĥemia procedo en la konsiderinde malpli granda bezono pri energio. Krome la adipinacido estas produktebla el lignorestaĵoj kiuj hodiaŭ plej ofte estas forbruligataj.

Ĝis la industria aplikado tamen ankoraŭ kelkaj problemoj estas solvendaj. "Necesas montri ke la produktokvalito kongruos kun la postuloj kaj ke la bioteknika produkto estos same bone prilaborebla sur la sama maŝinaro kiel la petroĥemia produkto. Kaj kompreneble ankaŭ la prezo de la bioteknike produktita adipinacido estu favora.

Oni povas esperi ke tiu projekto estos sukcesa, ĉar la neceso redukti la produktadon de plastoj el nafto estas evidenta.

Artefaritaj fibroj el lignaj restaĵoj Artificial fibers from wood residues