×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Akvotrinkado kiel kuracilo

Akvotrinkado kiel kuracilo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Personaj travivaĵoj kun podagro

Mi abrupte vekiĝis frumatene pro lancinaj doloroj en la dekstra piedo. Eĉ la plej delikata tuŝo de littuko, bazflanke de mia halukso, kaŭzis treege penigajn akutajn dolorojn, verŝajne la plej terurajn, kiujn mi spertis dum mia tuta vivo. Ekzameninte la dolorfonton, mi ekvidis, apud la dekstra pieda dikfingro, ruĝan varmegan timigan elstaraĵon.

Tio okazis iun tagon en julio antaŭ 20 jaroj, kiam mi estis 50-jara. Mi tiam loĝis en la dezerto kaj dank' al miaj bonaj fizikaj kondiĉoj kutimis montbicikli multajn horojn tute sola, defianta la malfacilaĵojn de la dezerta medio. Kiam la kuracisto diagnozis al mi atakon de podagro, mi nekredeme konsterniĝis. Laŭ miaj scioj, podagro estis malnova kronika malsano, kiu trafis en la pasinteco riĉajn maljunulojn, loĝantajn en vastaj bienoj, kiuj manĝis tro da ĉasaĵo kaj drinkis tro da vino.

Sed evidentiĝis, ke temas ankaŭ pri moderna malsano, kiu fariĝis pli kaj pli ofta en la okcidenta mondo. Ĝia ofteco ja duobliĝis dum la du lastaj dekoj da jaroj, trafante ĉirkaŭ unu/du procentojn de la loĝantaro. La ĉefa kaŭzo estas akumuliĝo de urata acido en sango, t.e. fenomeno nomata hiperuratemio.

Tamen, kiel, kaj kial subite trafis min, sportan ulon, tia unua terura atako de podagro sen iu ajn antaŭa averto? La kuracisto enketis pri miaj familianoj, kaj kiam li eksciis, ke mia frato de tempo al tempo suferas pro renaj gruzoj, li klarigis al mi, ke podagro havas grandan genetikan komponanton, kaj ke krome miaj troaj 15 kilogramoj de korpa pezo estas sendube aldona riska faktoro. Tiam mi discipline prenis la taŭgajn medikamentojn kaj post tri tagoj, povis denove apogi la piedon surteren por iom paŝi. Post semajno, ĉio estis en ordo kaj mi tute forgesis pri la afero.

Sed poste, je distanco de du/tri jaroj, preskaŭ ĉiam en julio, la atako de podagro daŭre revenis. Kaprice, foje en la dekstra halukso, foje en la maldekstra, foje temis pri malpeza atako, foje pri tre akuta. Interese estis, ke okaze de atako, la sangotesto neniam montris esceptan valoron de urata acido. Verŝajne ĝi estis terure alta en la semajnoj antaŭ la atako de podagro sed kompreneble mi ne povis fari tiam la sangoteston!

Antaŭ ses jaroj, por eviti pli gravajn antaŭviditajn sanproblemojn kaŭze de mia maljuniĝo, la kuracisto konsilis al mi la normalan terapion uzitan por kronika podagro — unue dieto sen ruĝa viando kaj alkoholaĵoj kaj due, kompreneble, ĉiutaga medikamento. Mi tiam proponis, kiel alternativon al medikamento, provon de alia solvo. Ĉar la problemo en mia organismo tre verŝajne estas la iom reduktita kapablo de miaj renoj filtri la uratan acidon, tiel per aldona akvotrinkado, mi devigos ilin pli longe labori kaj tiamaniere kompensi ilian misfunkciadon.

Ekde tiam mi duobligis, kaj somere pli ol duobligis, la kvanton de akvo, kiun mi trinkas ĉiutage. Ĉar malfacile estas tage fintrinki sensoife tri/kvar litrojn da simpla akvo, mi trinkas malvarman, apenaŭ ŝaŭmantan, sodakvon. Bonŝance mi ne havas problemojn de reteno de akvo, tial tre abunda akvotrinkado pruviĝis, ĝis nun, por mi trafa natura kuracilo por podagro.

Fakte dum la lastaj ses jaroj, mi ne plu suferis pro atakoj de podagro, sufiĉe facile maldikiĝis je 15 kilogramoj kaj ne plu mangis viandon de mamuloj. Tio ankaŭ plene kongruas kun mia granda simpatio al tiaj estaĵoj, kiuj troviĝas en la evolua skalo tiom proksimaj al ni, homidoj, kaj kapablas provi, ĝuste kiel ni, emociojn.

Akvotrinkado kiel kuracilo Drinking water as a remedy