×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Eltrovi la ĝustan sonon

Eltrovi la ĝustan sonon

La orelo estas mirinda sensorgano. Homoj senpene elfiltras el eĉ treege komplika mikso de sonoj tiujn informojn kiuj estas interesaj. Ĉiu kiu dependas de aŭdaparato konstatas ke la tekniko tiurilate ankoraŭ postrestas. Ankaŭ pere de la plej bonaj aparatoj apenaŭ eblas en kunmiksaĵo de pluraj voĉoj sekvi la voĉon de unu certa parolanto.

La evolucio trovis por tio pli efikajn solvojn. La sono estas modulata jam survoje de la ekstera orelo al la interna orelo, la signalo produktita en la aŭdnervo estas plue prilaborata. Sonfontoj estas eĉ loke identigeblaj, ekzemple per diferencoj de laŭteco, de fazo kaj de tonaro.

Por atingi tiajn informojn, la tekniko devis iri tre kurban vojon. La oscilogramoj devas separiĝi per matematikaj procedoj laŭ sonaltecoj, laŭtecoj, fazoj ktp. Nur per tio "utilaj sonoj" estas distingeblaj de "ĝenaj sonoj". Ekzemple: Kio dum ĉeltelefona konversacio estas parolata vorto? Kaj kio aliflanke devenas de aŭtomobila bruaĵo kiu estas same registrata de la liberparola instalaĵo? Necesas ja amplifi nur la parolaĵon sed ne la bruaĵon de la motoro.

El teknika vidpunkto tio tutcerte ne estas triviala, tamen por pli kaj pli da aplikoj pli bona akustika prilaborado de la signalo estas nemalhavebla - por ĉeltelefonaj konversacioj, por telekonferencoj aŭ por kapaŭskultilaj mikrofonoj en telefonalvokaj servoj. En la aŭstra urbo Graz nun kuniĝis grupo de esploristoj kiu disponas pri la necesaj kompetentecoj. Ili serĉas inteligentajn akustikajn solvojn.

La koncerna projekto nomiĝas "akustika sensado kaj dezajno" (ASD). Ĝi baziĝas sur antaŭa projekto "avana aŭda prilaborado"(AAP). La esplorado koncentriĝas unuflanke pri la perceptado de signaloj, precipe sur kaŝitaj informoj en la media sonaro. Tian sonaron oni volas elfiltri ĉe parolaj aplikoj por plibonigi la aŭdkvaliton aŭ por povi pligrandigi la distancon inter sonfonto kaj sonregistrilo. Ĉe aliaj aplikoj tamen ĝuste la informoj en la sonaro povas esti gravaj - ekzemple dum produktadaj procezoj aŭ ĉe akustika eltrovo de akcidentoj (ekzemple en tuneloj). Tiucele necesas ĉiam konfiguri mikrofonajn agordojn kun taŭgaj algoritmoj.

En la projekto ASD temas interalie pri la konscia aranĝado de media sonaro. Ekzemplo por tio estas elektromobiloj kies moviga sistemo ja ne kaŭzas motoran bruon. Ĉu trovita solvo estas bona, tion ne decidas iu tekniko sed tute sole la homo. En Graz oni instalis tiucele aŭdejon en kiu speciale talentitaj kaj trejnitaj homoj povas prijuĝi ĉu ekzemple nova kapaŭskultilo korespondas al la deziroj aŭ ĉu la instalita algoritmo por la prilaborado de signaloj estas ankoraŭ plibonigenda.


Eltrovi la ĝustan sonon Den richtigen Klang finden Finding the right sound

La orelo estas mirinda sensorgano. Das Ohr ist ein erstaunliches Sinnesorgan. Homoj senpene elfiltras el eĉ treege komplika mikso de sonoj tiujn informojn kiuj estas interesaj. Menschen filtern mühelos selbst aus einer äußerst komplizierten Mischung von Geräuschen die interessanten Informationen heraus. People effortlessly filter out from even an extremely complicated mixture of sounds the information that is interesting. Ĉiu kiu dependas de aŭdaparato konstatas ke la tekniko tiurilate ankoraŭ postrestas. Wer auf ein Hörgerät angewiesen ist, weiß, dass die Technik in dieser Hinsicht noch hinterherhinkt. Anyone who depends on a hearing aid realizes that the technology in this respect is still lagging behind. Ankaŭ pere de la plej bonaj aparatoj apenaŭ eblas en kunmiksaĵo de pluraj voĉoj sekvi la voĉon de unu certa parolanto. Auch mit den besten Geräten ist es kaum möglich, der Stimme eines bestimmten Sprechers in einer Mischung aus mehreren Stimmen zu folgen.

La evolucio trovis por tio pli efikajn solvojn. Evolution has found more effective solutions for this. La sono estas modulata jam survoje de la ekstera orelo al la interna orelo, la signalo produktita en la aŭdnervo estas plue prilaborata. Bereits auf dem Weg vom Außenohr zum Innenohr wird der Schall moduliert, das im Hörnerv entstehende Signal wird weiterverarbeitet. The sound is modulated already on its way from the outer ear to the inner ear, the signal produced in the auditory nerve is further processed. Sonfontoj estas eĉ loke identigeblaj, ekzemple per diferencoj de laŭteco, de fazo kaj de tonaro. Schallquellen können sogar lokal identifiziert werden, beispielsweise durch Unterschiede in Lautstärke, Phase und Ton. Sound sources can even be locally identified, for example by differences in loudness, phase and tone.

Por atingi tiajn informojn, la tekniko devis iri tre kurban vojon. Um an solche Informationen zu gelangen, musste die Technik einen sehr krummen Weg gehen. To reach such information, the technique had to go a very crooked path. La oscilogramoj devas separiĝi per matematikaj procedoj laŭ sonaltecoj, laŭtecoj, fazoj ktp. The oscillograms must be separated by mathematical procedures according to pitches, loudnesses, phases, etc. Nur per tio "utilaj sonoj" estas distingeblaj de "ĝenaj sonoj". This is the only way to distinguish "useful sounds" from "annoying sounds". Ekzemple: Kio dum ĉeltelefona konversacio estas parolata vorto? For example: What is a spoken word during a cell phone conversation? Kaj kio aliflanke devenas de aŭtomobila bruaĵo kiu estas same registrata de la liberparola instalaĵo? And what, on the other hand, comes from car noise that is also recorded by the free speech facility? Necesas ja amplifi nur la parolaĵon sed ne la bruaĵon de la motoro.

El teknika vidpunkto tio tutcerte ne estas triviala, tamen por pli kaj pli da aplikoj pli bona akustika prilaborado de la signalo estas nemalhavebla - por ĉeltelefonaj konversacioj, por telekonferencoj aŭ por kapaŭskultilaj mikrofonoj en telefonalvokaj servoj. From a technical point of view this is certainly not trivial, however for more and more applications better acoustic processing of the signal is indispensable - for cell phone conversations, for teleconferences or for headset microphones in telephone call services. En la aŭstra urbo Graz nun kuniĝis grupo de esploristoj kiu disponas pri la necesaj kompetentecoj. Ili serĉas inteligentajn akustikajn solvojn. They are looking for smart acoustic solutions.

La koncerna projekto nomiĝas "akustika sensado kaj dezajno" (ASD). Ĝi baziĝas sur antaŭa projekto "avana aŭda prilaborado"(AAP). It is based on a previous project "advanced audio processing" (AAP). La esplorado koncentriĝas unuflanke pri la perceptado de signaloj, precipe sur kaŝitaj informoj en la media sonaro. The research focuses on the one hand on the perception of signals, especially on hidden information in the environmental sonar. Tian sonaron oni volas elfiltri ĉe parolaj aplikoj por plibonigi la aŭdkvaliton aŭ por povi pligrandigi la distancon inter sonfonto kaj sonregistrilo. This kind of sonar is wanted to be filtered out in oral applications to improve the audio quality or to be able to increase the distance between the sound source and the sound recorder. Ĉe aliaj aplikoj tamen ĝuste la informoj en la sonaro povas esti gravaj - ekzemple dum produktadaj procezoj aŭ ĉe akustika eltrovo de akcidentoj (ekzemple en tuneloj). In other applications, however, the information in the sonar can be important - for example during production processes or in the acoustic detection of accidents (for example in tunnels). Tiucele necesas ĉiam konfiguri mikrofonajn agordojn kun taŭgaj algoritmoj. For this purpose, it is always necessary to configure microphone settings with appropriate algorithms.

En la projekto ASD temas interalie pri la konscia aranĝado de media sonaro. The ASD project deals, among other things, with the conscious arrangement of environmental sonar. Ekzemplo por tio estas elektromobiloj kies moviga sistemo ja ne kaŭzas motoran bruon. An example for this is electric cars whose propulsion system does not cause engine noise. Ĉu trovita solvo estas bona, tion ne decidas iu tekniko sed tute sole la homo. Whether a found solution is good is not decided by any technique, but entirely by the human being. En Graz oni instalis tiucele aŭdejon en kiu speciale talentitaj kaj trejnitaj homoj povas prijuĝi ĉu ekzemple nova kapaŭskultilo korespondas al la deziroj aŭ ĉu la instalita algoritmo por la prilaborado de signaloj estas ankoraŭ plibonigenda. In Graz, a listening room was set up for this purpose, in which specially talented and trained people can judge whether, for example, a new headphone corresponds to the wishes or whether the installed algorithm for the processing of signals still needs to be improved.