×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Vastega bicikla vojo en industria regiono

Vastega bicikla vojo en industria regiono

Alta senlaboreco, malabundaj kasoj kaj daŭra trafikŝtopiĝo sur la aŭtoŝoseo A 40 - pri tio oni pensas se oni aŭdas pri la Ruhr-regiono. Sed nun la regiono altiras publikan atenton pro projekto kiu estas senekzempla en Germanio.

Estis malfermita pasintan vendredon la unua bicikla rapidvojo en germana densega regiono. Temas pri la unua segmento de la planita bicikla vojo tra la Ruhr-regiono. La 5 kilometrojn longa peco estis starigita sur eksa fervoja trako kaj estas konsiderata prototipo por la estonta bicikla rapidvojo Ruhr.

Tiu pli ol 100 kilometrojn longa rapidkunligo por biciklantoj kondukos post kelkaj jaroj de Hamm en Vestfalio ĝis Duisburg ĉe la Rejno. La nun malfermita unua segmento kunligas la ĉefstacidomon de Mülheim kun la urbolimo al la urbo Essen. Ĝi konsistas el kvar metrojn larĝa asfaltumita bicikla vojo kaj el piedira vojo en larĝeco de 2 metroj. Inter ambaŭ vojoj troviĝas strio el makadamaĵo.

La estonta bicikla rapidvojo kunligos 10 urbocentrojn kaj kvar universitatojn. Jam nur en la proksima regioneto de la planita trako vivas 1,8 milionoj da homoj. Laŭ taksoj la planita rapidvojo povus konduki al tio ke estonte ĉiutage 50.000 aŭtomobiloj malpli ŝarĝos la stratojn de la ŝtopiĝplagata Ruhr-regiono. La entutaj kostoj laŭ takso sumiĝos al 184 milionoj da eŭroj.

Ĉe la malfermo de la unua segmento la ministro pri trafiko nomis la tutan projekton alloga por tuta Germanio. Pli ol 60 procentoj de la enketitaj civitanoj bonvenigas la novan rapidvojon por bicikloj. La ministro esprimis sian konvinkon ke la loĝantoj de la regiono ankoraŭ pli alte ŝatos ĝin kiam ili mem spertos kiel agrable estos veturi laŭ tiu malavare konstruita referenca vojsegmento.

Ankaŭ la mediprotekta organizo "Verda paco" bonvenigas la grandan projekton kiel ĝustan paŝon. La trafikopolitiko en germanaj urboj laŭ ili estonte orientiĝu laŭ la bezonoj de la homoj kaj ne de la aŭtomobila industrio. La disvolvado de la bicikla rapidvojo estas paŝo en la ĝustan direkton kiu estu modela por tuta Germanio.

Vastega bicikla vojo en industria regiono Ein weitläufiger Radweg in einem Industriegebiet

Alta senlaboreco, malabundaj kasoj kaj daŭra trafikŝtopiĝo sur la aŭtoŝoseo A 40 - pri tio oni pensas se oni aŭdas pri la Ruhr-regiono. High unemployment, low caseloads, and ongoing traffic jams on the A 40 freeway - that's what you think about when you hear about the Ruhr area. Sed nun la regiono altiras publikan atenton pro projekto kiu estas senekzempla en Germanio.

Estis malfermita pasintan vendredon la unua bicikla rapidvojo en germana densega regiono. Temas pri la unua segmento de la planita bicikla vojo tra la Ruhr-regiono. La 5 kilometrojn longa peco estis starigita sur eksa fervoja trako kaj estas konsiderata prototipo por la estonta bicikla rapidvojo Ruhr.

Tiu pli ol 100 kilometrojn longa rapidkunligo por biciklantoj kondukos post kelkaj jaroj de Hamm en Vestfalio ĝis Duisburg ĉe la Rejno. La nun malfermita unua segmento kunligas la ĉefstacidomon de Mülheim kun la urbolimo al la urbo Essen. Ĝi konsistas el kvar metrojn larĝa asfaltumita bicikla vojo kaj el piedira vojo en larĝeco de 2 metroj. Inter ambaŭ vojoj troviĝas strio el makadamaĵo.

La estonta bicikla rapidvojo kunligos 10 urbocentrojn kaj kvar universitatojn. Jam nur en la proksima regioneto de la planita trako vivas 1,8 milionoj da homoj. Laŭ taksoj la planita rapidvojo povus konduki al tio ke estonte ĉiutage 50.000 aŭtomobiloj malpli ŝarĝos la stratojn de la ŝtopiĝplagata Ruhr-regiono. According to estimates, the planned speedway could lead to less than 50,000 cars being loaded daily on the streets of the overcrowded Ruhr area. La entutaj kostoj laŭ takso sumiĝos al 184 milionoj da eŭroj.