×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Stultulineto

Stultulineto

En la kvara klaso de iu elementa lernejo lernis Banjo, la plej bela en la klaso, kaj Joĉjo, kiu tute alie ol la ceteraj lernantoj estis tre saĝeca kaj havis la opinion de la unua lernanto. La mentorino de la klaso kolera pro manko de la progreso en la lernado de Banjo ne povis elteni emocie kaj iun tagon antaŭ la tuta lernantaro ŝi komunikis tre absolute, ke la knabineto estas stulta kaj ŝi tute ne havas ŝancojn havi sukcesojn en la vivo. Post tiu ĉi admono de la mentorino, delikate dirite, Joĉjo petis preni la voĉon. Li diris tre firme, ke li ne deziras, ke la sinjorino mentorino nomu Banjon stulta kaj forstreku ŝiajn vivoŝancojn, ĉar li amas ŝin, li prizorgos ŝin, li edziĝos al ŝi, li donos al ŝi ĉion, kion ŝi nur volos, kaj ŝia lernoprogreso tute ne interesas lin.

Kaj la vivo ruliĝis plu. Joĉjo kontraŭe al Banjo daŭrigis sian lernadon. Li finis sian studadon ne nur enlande sed ankaŭ eksterlande. Li eĉ doktoriĝis, fariĝis negocisto kaj akiris grandan riĉaĵon. Li edziĝis al Banjo kaj priflegis ŝin tiel, kiel li pli frue promesis. Iufoje li konsideris multobligi siajn monrimedojn por verŝajne ankoraŭ pli feliĉigi sian edzinon. Li do trovis firmaon, kiu logis siajn potencialajn klientojn per profito multe pli granda ol kutime. La ebleco ŝajnis al li tre interesa. Kia estis la miro de ĉiuj ĉirkaŭe, kiam montriĝis, ke ĝuste Banjo, estis tiu, kiu ne permesis al li investi la monrimedojn en malcerte profitodona entrepreno, pri kio povis konvinkiĝi multaj aliaj - malbonŝanculoj. El la rakonto - laŭ la aŭtoro - sekvas tia moralaĵo, ke ne indas tro frue nomi etajn infanojn stultaj.

Jen, kion plej interesan kaj plaĉan mi povis tralegi lastatempe en mia semajnrevuo koncerne iun trompan - laŭ la ĝenerala opinio - financan entreprenon. Lige kun la afero daŭras ĝuste juraj enketadoj kaj samtempe aŭdiĝas kelkaj civitanaj postuloj, ke estas la ŝtata devo protekti nin de potencialaj trompantoj. Sed ĉu ankaŭ la devo de ĉiu el ni ne estas pensi precipe tiam, kiam ni intencas riski nian monon?

Tiukaze la konsilo aŭ la malpermeso de la iama lerneja stultulineto savis la familian posedaĵon. Ŝi ne nur kondutis prudente sed ankaŭ saĝece, kiu eco ŝajne iom ekmankis al ŝia edzo - ja iam la unua lernanto kaj nun la edukita negocisto. Sed ni rimarku, ke nia Joĉjo, elektis ĝuste Banjon kiel sian edzinon kaj li ne entute blindiĝis kontraŭ ebla estonta profito, garantiata de la kvazaŭbanka firmao. Li tamen havis sufiĉe da humileco por pridiskuti kaj sekve obei sian edzinon koncerne la intencon investi. Do fin-fine venkis la saĝeco de ambaŭ geedzoj.