×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Religio kaj mensa sano

Religio kaj mensa sano

De longa tempo scienco kaj religio kvereletas. Sciencistoj akuzas religion pri superstiĉo kaj religiuloj akuzas sciencon pri materiismo. “Ekzisto de Dio estas io nepruvelbla”, diras la unuaj. “Neekzisto de Dio estus akcepto, ke ekzistas rezulto sen kaŭzo”, diras la duaj. Unuflanke, la potenca opinio de Sigmund Freud, kiu opiniis, ke kredo je Dio estas simple infana bezono pri patra protekto. Aliflanke, la same potenca opinio de Carl Jung, kiu asertis: “Mi scias Dion!”

Verŝajne senfina diskuto. Ni tute ne intencas entrudiĝi en tian danĝeran diskuton, kiu ofte okazas en pasia etoso.

Tamen, la Monda Psikiatria Asocio ne sin detenis de interesa pozicio rilate tiun tiklan temon. Antaŭ kelkaj semajnoj, ĝi aprobis dokumenton, kiu deklaras grava la enkondukon de spiritualismo en instruadon, esploradon kaj klinikan praktikadon de Psikiatrio. Kompreneble, ne temas pri rekomendo pri tiu aŭ alia religia formo, sed pri ĝeneraleca koncepto. Por tio, ĝi baziĝis je pli ol mil studaĵoj rilataj al tiu temo, troveblaj en la medicin-retejo PubMed.

Tiuj sciencaj studaĵoj estas tre variaj kaj inkluzivas kredon je Dio, frekventadon de religiaj institucioj, meditadon, pardonadon, k.s.. Rezultas ofte pozitivaj influoj je sanstato, precipe ĉe maljunuloj, malsanuloj kaj homoj en streĉaj situacioj.

Diversaj ampleksaj studaĵoj indikis, post zorga statistika analizo, ke partopreno en religiaj servoj ligiĝas al pliiĝo de vivdaŭro je 37 procentoj, ĉe kanceruloj. Oni nun klopodas kompreni, kiel tio okzas.

Supozeble, religiemo influas ĉenon de fenomenoj en la homa korpo, ligantaj la psikon al nervoj, al imunosistemo, al hormonoj. La fakto estas, ke la emociaj aspektoj de religiemo favoras la korpan kaj mensan sanon de kanceruloj.

Fakuloj atentigas tamen, ke povas okazi negativaj influoj de religiemo, se la paciento ligiĝas al sekto, kiu tro emfazas kulpon, punon, senkritikan akcepton de reguloj kaj konsciencriproĉojn.

Religio estas ligita al la homaj kulturoj jam de jarmiloj. Sendepende de konsento aŭ malkonsento pri teoriaj konceptoj, estas esence grave, ke profesiuloj pri medicino malferme akceptu siajn pacientojn kun iliaj kredoj. Eble ili prave fidas Dion.