×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Poliglotoj reagas pli favore post apopleksio

Poliglotoj reagas pli favore post apopleksio

Apopleksio estas subita misfunkcio de parto de la cerbo pro loka manko de oksigeno. Tion kaŭzas rompiĝo de cerba vaskulo (kaj sekve loka sangoelverŝo) aŭ ŝtopiĝo de cerba vaskulo (pro embolo aŭ trombo). Se oni ne sukcesas rapide solvi kaj restarigi la lokan sangocirkuladon, tiam la paciento perdas parton de siaj cerbaj kapabloj: memoro, movoj, sentumoj, parolkapablo, kogno entute eble estos damaĝitaj, depende de la cerba regiono trafita de la problemo.

Diversaj faktoroj pligrandigas la riskon de apopleksio: fumado, alta sangpremo, trograseco, altaj kvantoj de grasaj substancoj en la sango, manko de korpekzercoj, denaskaj misformiĝoj, diabeto, alta aĝo, k.a.. La vivostilo do forte influas. Kune kun vaskulaj problemoj en la koro, apopleksio aperas inter la plej oftaj sanproblemoj en la tuta mondo, tiel ke ĉiujare miloj da homoj fariĝas subite handikapaj. Post la apopleksia atako, oni devas submeti la pacientojn al longa prizorgado por klopodi rehavigi al ili tutan aŭ almenaŭ partan funkciadon de la cerbo. Krom medikamentoj, kiuj faciligas la sangocirkuladon kaj malpliigas la riskojn de ripeto, ili devas plenumi korpajn kaj mensajn ekzercojn por atingi tiun celon.

Jen nun la novaĵo: sciencistoj eltrovis, ke dulingvuloj pli favore reakiras cerbajn funkciojn post apopleksio ol unulingvuloj.

La studaĵon produktis esploristoj el Skotlando kaj Hindujo kaj publikigis la prestiĝa revuo de American Heart Association.

Oni observadis pli ol 600 pacientojn en regiono en Hindujo, kie oni parolas multajn lingvojn. Inter tiuj homoj, kiuj parolis pli ol unu lingvon, pli ol 40 procentoj reakiris plenajn mensajn funkciojn, post apopleksio. Inter la unulingvuloj, malpli ol 20 procentoj atingis tion. La studo inkluzivis diversajn kognajn kapablojn. Por eviti statistikajn misinterpretojn, oni alĝustigis la datumojn rilate al tabakfumado, diabeto, alta sangpremo kaj tiel plu.

La sciencistoj supozas, ke la penado lerni alian lingvon mobilizas kaj aktivigas regionojn de la cerbo kaj kreas iaspecan “rezervon de cerbaj kapabloj”, kiu estas favore uzata en la resaniĝo post apopleksio.

De tio oni povas konkludi, ke se per Esperanto la tuta homaro estus dulingva, tio alportus signifoplenan avantaĝon, ne nur por la monda kulturo, sed ankaŭ por la sano.