×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Najbareca helpo en la interreto

Najbareca helpo en la interreto

En Vieno funkcias nova iniciato por najbareca helpo en la interreto. Ĝi jam havas 15.000 membrojn. "Karaj najbaroj, mi povas donaci verdan farbon por pentri muron je 15 kvadrataj metroj", skribas Mona kaj kunsendas ankaŭ tuj foton. Udo bezonas nur dum mallonga tempo 14-an ŝraŭbŝlosilon, kaj Dora demandas ĉu iu povus dum du semajnoj zorgi pri ŝiaj katetoj.

Kaj jen ankoraŭ Paŭlo, kiu sufiĉe urĝe bezonas tuboprenilon. Oni povas facile imagi kiel li premas ĉifonon sub la lavtubaron. Bonŝance alvenas respondo jam post kelkaj minutoj. Prizorgi katojn - volonte. Ŝlosilo kaj prenilo estas pruntataj. Ĉio bonas. Kaj se malgraŭ tio regas streso, en distanco de du stratetoj Olga ofertas senpagajn meditadajn kunsidojn.

La najbareca socia reto estis fondita en januaro 2015. Alie ol la granda frato Fejsbuko kies 1,44 miliardoj da membroj ekde la jaro 2004 kolektas "amikojn" tra la kontinentoj, tiu nova socia reto kunretigas najbarojn: Kiel membro oni vidas aliajn membrojn laŭ la vico de la proksimeco. Unue vidiĝas tiuj kiuj loĝas en la propra domo, tiam laŭ radiuso de ĝis 250 metroj kaj ĝis 500 metroj.

En ties profiloj estas legeblaj iliaj interesoj kaj eblaj helpservoj: "Mi ŝatus foje subteni pli aĝajn najbarojn, ekzemple klarigi ion ĉe la komputilo aŭ kompufono, traduki ion, akcepti pakaĵojn, prizorgi dombestojn aŭ mallonge varti infanojn", ekzemple legeblas tie. La ideo estas ke la kontakto per interreto baldaŭ kondukos al reala renkontiĝo.

La bezono pri tia persona forumo ŝajnas esti enorma. En epoko en kiu etaj helpservoj pli kaj pli estas kovrataj de komercaj ofertoj - nutraĵoj estas mendeblaj interrete por livero hejmen aŭ hundopromenanto ofertas siajn servojn pohore - ŝajne ekzistas la deziro pri nekomerca alternativo.

Najbarecaj kooperativoj ekfloras ĉie: Oni kune aranĝas enurbajn ĝardenojn, en grandurboj fondiĝas kooperativoj por bionutraĵoj aŭ homoj kunligiĝas por helpi al rifuĝintoj. En Vieno dum la pasintaj jaroj kunretiĝis la loĝantoj de diversaj loĝdomaroj helpe de Fejsbuko. En fermita fejsbuka grupo ekzemple oni diskutas pri la muntado de satelitaj riceviloj aŭ pri la endoma ordo. Najbaroj rekomendas unu al alia kuracistojn aŭ serĉas kune la posedanton de alkurinta kato.

Jen menciindas ankaŭ ĉi tie la nocio pri la "svarma inteligenteco". Najbareca reto ebligas plivastigi la propran percepton per la percepto de multaj homoj. Niaj najbaroj vidas kaj scias pli ol unu sola homo. Kaj ĉar normale neniu havas intereson persvadi iun pri io, la najbareca informo estas fidinda.

Ĉu eblas ankaŭ tutmonda najbareca reto? Kaj ĉu Esperanto povus ludi rolon en tio?

Najbareca helpo en la interreto

En Vieno funkcias nova iniciato por najbareca helpo en la interreto. Ĝi jam havas 15.000 membrojn. "Karaj najbaroj, mi povas donaci verdan farbon por pentri muron je 15 kvadrataj metroj", skribas Mona kaj kunsendas ankaŭ tuj foton. Udo bezonas nur dum mallonga tempo 14-an ŝraŭbŝlosilon, kaj Dora demandas ĉu iu povus dum du semajnoj zorgi pri ŝiaj katetoj.

Kaj jen ankoraŭ Paŭlo, kiu sufiĉe urĝe bezonas tuboprenilon. Oni povas facile imagi kiel li premas ĉifonon sub la lavtubaron. Bonŝance alvenas respondo jam post kelkaj minutoj. Prizorgi katojn - volonte. Ŝlosilo kaj prenilo estas pruntataj. Ĉio bonas. Kaj se malgraŭ tio regas streso, en distanco de du stratetoj Olga ofertas senpagajn meditadajn kunsidojn. And if stress still prevails, within two blocks Olga offers free meditation sessions.