×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La franca internacia televidstacio kaj Thalassa

La franca internacia televidstacio kaj Thalassa

Pluraj landoj havas internaciajn radiostaciojn, kelkaj havas ankaŭ internaciajn televidstaciojn. Ambaŭ tipoj intencas konatigi en la gepatra kaj en aliaj lingvoj siajn landojn (historion, kulturon, geografion, arton ktp. )

Rilate al la eksterlanda internacia televido oni povas en Brazilo "aĉeti" aŭ "lui" en privataj stacioj aron da tiaj kanaloj, kiujn oni ricevas per kablo. Estante germano kaj estinte loĝanta kelkajn jarojn en Francio mi aĉetis "pakaĵon", kiu entenas kanalojn de Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Japanio kaj Portugalio. Mi tute ne komprenas la japanan. Koncerne al kvar el la aliaj lingvoj kaj landoj mi kelkfoje spektas elsendaĵojn dum kelkaj minutoj, sed nur la germanan kaj francan kanalojn mi spektas iomete preskaŭ ĉiutage. Miaopinie la franca internacia televidkanalo (“TV5 Monde”) estas tre evidente la plej bona el ĉiuj aliaj (kvankam mi ne povas taksi la japanan).

La germana internacia televidstacio "Deutsche Welle" (Germana Ondo) bedaŭrinde elsendas ĉefe: novaĵelsendojn, raportojn (pri kulturo, turismo, muziko, arto, historio, famaj homoj ktp. ), novaĵelsendojn, raportojn, novaĵelsendojn, raportojn (kelkfoje ankaŭ diskutojn pri politikaj kaj sociaj problemoj).

Kontraŭe la franca "Monda TV5" elsendas ĉiujn tipojn de programoj, kiujn oni povas vidi en Francio, do – krom la samajn kiel en la germana kanalo - ekzemple televidseriojn kaj novajn kaj malnovajn kinofilmojn. La programaro estas ege diversa kaj la daŭro de la elsendaĵoj varias inter du minutoj kaj preskaŭ du horoj.

Evidente ĉiuj programoj estas en la franca, sed multaj filmoj kaj serioj havas portugallingvajn subtitolojn.

Krom bonaj kinofilmoj mi ŝatas specife bonegajn dokumentfilmojn, ekzemple pri famaj homoj, historio aŭ belaj regionoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi spektis du longajn dokumentfilmojn (po preskaŭ du horoj) pri la ĉiutago de la franca prezidanto François Hollande. Imagu: oni povis vidi lin, liajn interparolojn kun kunlaborantoj kaj ministroj, liajn demandojn, dubojn kaj hezitojn, liajn korektadojn de diskursoj skribitaj de liaj asistantoj (kaj la malfacilecon de tiuj asistantoj “malĉifri” liajn korektaĵojn), la vivon en la belega Palaco Elizeo (la oficiala loĝdomo de la prezidanto), liajn naciajn kaj internaciajn vojaĝojn ktp. Interesege!

Unu el la plej famaj serioj de dokumentfilmoj estas "Thalassa". Ĝi ekzistas ekde 40 jaroj. Pro tio la kreinto de la programo, Georges Pernoud, estis intervjuata kaj omaĝata pasintan monaton de alia famulo de la franca televido, la televida prezentisto kaj produktisto Michel Drucker, kiu laboras tie jam ekde 50 jaroj.

La greka vorto "thalassa" signifas "maro". Do evidente la programero pritraktas la maron, pli ekzakte ĉion, kio rilatas al la maro: la homoj kiuj veturas sur ĝi – profesie aŭ ne -, la faŭno kaj flaŭro, sportoj, historio, ekologiaj problemoj.

“[La programero] sukcesis krei veran komunumon de aktivaj televidspektantoj, kiuj interesiĝas pasie pri la maro kaj renkontiĝas dum kulturaj kaj sportaj aranĝoj, en kluboj, diskutforumoj ktp.” (Franca Vikipedio)

Georges Pernoud malkovris sian pasion por la maro, kiam li partoprenis en velbarkkonkurso en 1973. Li proponis sian projekton en 1975, kaj ĝi estis tuj akceptita.

En 2007 estis farita serio da 13 elsendaĵoj nomitaj “Tour du Monde de Thalassa” (Monda Rondiro de Thalassa). Ili pritraktis specife la mondajn marajn interŝanĝojn.

Dum la sezono 2011-2012 la skipo de Thalassa veturis laŭ la franca marbordo kaj produktis elsendaĵon en ĉiuj havenoj.

Ekde septembro 2014 Georges Pernoud prezentas siajn elsendaĵojn el la kabo de Finistère, en nordokcidenta Francio.

Pluraj el la belegaj elsendaĵoj povas esti spektataj en Jutubo. Sufiĉas skribi “Thalassa”. Aparta jubilea elsendaĵo (pro la 40 jaroj da ekzisto de Thalassa) troviĝas je la suba adreso.

La franca internacia televidstacio kaj Thalassa

Pluraj landoj havas internaciajn radiostaciojn, kelkaj havas ankaŭ internaciajn televidstaciojn. Ambaŭ tipoj intencas konatigi en la gepatra kaj en aliaj lingvoj siajn landojn (historion, kulturon, geografion, arton ktp. )

Rilate al la eksterlanda internacia televido oni povas en Brazilo "aĉeti" aŭ "lui" en privataj stacioj aron da tiaj kanaloj, kiujn oni ricevas per kablo. Estante germano kaj estinte loĝanta kelkajn jarojn en Francio mi aĉetis "pakaĵon", kiu entenas kanalojn de Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Japanio kaj Portugalio. Mi tute ne komprenas la japanan. Koncerne al kvar el la aliaj lingvoj kaj landoj mi kelkfoje spektas elsendaĵojn dum kelkaj minutoj, sed nur la germanan kaj francan kanalojn mi spektas iomete preskaŭ ĉiutage. Miaopinie la franca internacia televidkanalo (“TV5 Monde”) estas tre evidente la plej bona el ĉiuj aliaj (kvankam mi ne povas taksi la japanan).

La germana internacia televidstacio "Deutsche Welle" (Germana Ondo) bedaŭrinde elsendas ĉefe: novaĵelsendojn, raportojn (pri kulturo, turismo, muziko, arto, historio, famaj homoj ktp. ), novaĵelsendojn, raportojn, novaĵelsendojn, raportojn (kelkfoje ankaŭ diskutojn pri politikaj kaj sociaj problemoj).

Kontraŭe la franca "Monda TV5" elsendas ĉiujn tipojn de programoj, kiujn oni povas vidi en Francio, do – krom la samajn kiel en la germana kanalo - ekzemple televidseriojn kaj novajn kaj malnovajn kinofilmojn. La programaro estas ege diversa kaj la daŭro de la elsendaĵoj varias inter du minutoj kaj preskaŭ du horoj.

Evidente ĉiuj programoj estas en la franca, sed multaj filmoj kaj serioj havas portugallingvajn subtitolojn.

Krom bonaj kinofilmoj mi ŝatas specife bonegajn dokumentfilmojn, ekzemple pri famaj homoj, historio aŭ belaj regionoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi spektis du longajn dokumentfilmojn (po preskaŭ du horoj) pri la ĉiutago de la franca prezidanto François Hollande. Imagu: oni povis vidi lin, liajn interparolojn kun kunlaborantoj kaj ministroj, liajn demandojn, dubojn kaj hezitojn, liajn korektadojn de diskursoj skribitaj de liaj asistantoj (kaj la malfacilecon de tiuj asistantoj “malĉifri” liajn korektaĵojn), la vivon en la belega Palaco Elizeo (la oficiala loĝdomo de la prezidanto), liajn naciajn kaj internaciajn vojaĝojn ktp. Interesege!

Unu el la plej famaj serioj de dokumentfilmoj estas "Thalassa". Ĝi ekzistas ekde 40 jaroj. Pro tio la kreinto de la programo, Georges Pernoud, estis intervjuata kaj omaĝata pasintan monaton de alia famulo de la franca televido, la televida prezentisto kaj produktisto Michel Drucker, kiu laboras tie jam ekde 50 jaroj. That's why the creator of the show, Georges Pernoud, was interviewed and paid tribute last month by another French television celebrity, the television presenter and producer Michel Drucker, who has been working there for 50 years.