×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Braziljo kaj la Valo de la Rivero San-Francisko

Braziljo kaj la Valo de la Rivero San-Francisko

Braziljo estas la ĉefurbo de Brazilo. Ĝi estas planita urbo.

Bedaŭrinde estas nur eta artikolo pri ĝi en la esperanta Vikipedio. Jen la ĉefaj vikipediaj informoj:

Braziljo estas la ĉefurbo de Brazilo kaj de la samnoma Federacia Distrikto. La urbo situas en la altebeno de Gojaso 950 kilometrojn nordokcidente de Rio de Ĵanejro ĉirkaŭ 1060 metrojn super marnivelo. Post kiam jam 1823 leviĝis ideoj konstrui novan ĉefurbon, okazis urboplanada konkurso en la jaro 1956. Baza skemo de la realigita projekto estas 13 kilometrojn longa paraboloida akso de ĉefa trafiko, kiun flankumas loĝkvartaloj, kaj dua rekta Monumenta akso 6 kilometrojn longa, kiu kruciĝas kun la alia rektangule. Ĉirkaŭ la Monumenta akso ariĝas parlamentaj, registaraj, kulturaj kaj komercaj konstruaĵoj.

Gravas scii minimume ankoraŭ la jenon:

Braziljo troviĝas ne nur 950 km for de Rio de Ĵanejro (la antaŭa brazila ĉefurbo), sed ankaŭ ĉirkaŭ 900 km for de la plej granda brazila urbo, San-Paŭlo, kaj preskaŭ 1.500 km for de la orienta marbordo – do en la internlando. Necesis konstrui specifajn aŭtovojojn por ke la materialoj por la konstruado de Braziljo povis alveni al la areo. Multaj materialoj estis transportitaj eĉ per aviadiloj.

Kie la urbo estis konstruita, estis ekzistintaj nur kelkaj bienoj (kiuj estis eksproprietigitaj), kaj nur je la distanco de 40 km troviĝis la plej proksima urbeto. Braziljo estis inaŭgurita en 1960.

Kiam mi alvenis al la urbo en 1974, oni vidis ankoraŭ multajn malplenajn areojn, estis nur ĉirkaŭ 800.000 loĝantoj en la tuta Federacia Distrikto (kiu grandas preskaŭ 6.000 km2, t.e. pli ol la duoblon de Luksemburgio), la trafiko estis trankvilega, okazis malmultaj perfortaĵoj. Aliflanke ekzistis tiam tre malmultaj amuzejoj kaj kulturaj aranĝoj.

La plejmulto de la nutraĵoj ankoraŭ venis de tre malproksime, ĉefe de San-Paŭlo.

Rilate al fruktoj estis produktitaj en la regiono de la Federacia Distrikto kaj en la ĉirkaŭaĵo nur la tipe tropikaj kaj subtropikaj: banano, oranĝo, ananaso, mango. Aliaj fruktoj estis maloftaj kaj multekostaj. Ekzemple vinberoj venis el la tradiciaj brazilaj vinregionoj en suda Brazilo, 2.000 km for de Braziljo.

La jaroj pasis. La ĉefurbo multe evoluis. Evidente ne nur Braziljo, sed la tuta lando.

En la 90-aj jaroj mi surpriziĝis, kiam mi trovis en la bazaroj vinberojn el la valo de la rivero San-Francisko, tre bongustaj kaj ne tro multekostaj. Kial la surprizo?

Ĉar la valo de la rivero San-Francisko (unu el la plej gravaj brazilaj riveroj) troviĝas en areo en nordorienta Brazilo konata kiel duonarida kaj ĉiam varmega. Ĝenerale vinberujoj estas produktataj en regionoj kun modera klimato, kie ekzistas ankaŭ malvarma sezono, kaj evidente ili bezonas akvon.

Do kio okazis? Tre simple. Oni komencis irigacii grandajn areojn per la akvo de la rivero, kaj oni konstatis, ke la klimato bonegas por la vinberoj.

Tie oni povas rikolti vinberojn du- aŭ eĉ trifoje ĉiujare, tiel ke nuntempe tiu regiono – kiu situas en la subŝtatoj Pernambuko kaj Bahio – produktas 40% de tiuj brazilaj vinberoj, kiuj estas destinitaj por rekta manĝado, ne por fari vinon; koncerne al specifaj altkvalitaj vinberoj la regiono atingas eĉ 90% de la brazila produktado. Kaj oni fabrikas ankaŭ vinojn, 15% de la nacia produktado, kaj ruĝajn kaj blankajn. (https://sistemasdeproducao.cnptia.embrapa.br/FontesHTML/Uva/CultivodaVideira_2ed/Caracterizaca_social_da_%20videira.html / http://www.viticultura.org.br/materias/index.php?id=59Vale%20du%20S%C3%A3o%20Francisco)

La Valo de la rivero San-Francisko estas la vitkultivada regiono plej proksima al la ekvatoro en la tuta mondo.

Sed nun ekestis grandega problemo, eĉ katastrofo. Pro la klimataj ŝanĝoj la rivero sekiĝas; okazas la plej granda sekeco ekde 100 jaroj; la ĉefa rezervujo enhavas nur 3,6% de sia kapacito. Konsekvence mankas akvo por irigacii la teron – kiu produktas ne nur vinberojn, sed ankaŭ aliajn fruktojn. La fruktoproduktistoj estas ege maltrankviligitaj.