×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Superkondensatoroj ebligas rapidegan ŝargadon

Longa daŭro de ŝargado, mallonga veturdistanco, bruldanĝero - tiuj difektoj de la elektra aŭtomobilo jam baldaŭ ne plu validos. Esploristoj elpense konstruas energisavilon kiu sin apogos pri nova materialo. Ĝi estas ankaŭ uzata por kontaktlensoj.

Estus certe la trarompo de la elektra movebleco, se eblus reŝargi aŭtomobilojn ene de sekundoj. Kaj se ili havus la saman atingeblan veturdistancon kiel benzinaj veturiloj. Esploristoj de du britaj universitatoj vekas esperojn ke tio baldaŭ povus realiĝi. Ili vetas tiurilate pri superkondensatoroj el materialo kiu ankaŭ estas uzata en molaj kontaktlensoj.

Superkondensatoroj jam de sufiĉe longa tempo estas esperataj kiel energisaviloj de la estonteco, ĉar ili estas ŝargeblaj ene de sekundoj. Ĉar male al baterioj ĉe la ŝargado ne okazas longdaŭra ĥemia procezo. Ĉe ili per la aplikado de tensio ŝargoj nur estas ŝovataj en la materialo - kio funkcias kompareble rapide.

Alie ol baterioj superkondensatoroj transdaŭras krome plurajn centmilojn ĝis unu milionon da ŝargocikloj. La baterioj en aŭtomobiloj aliflanke jam laciĝas post proksimume 1500 cikloj. Krome superkondensatoroj posedas altan energidensecon, do ili povas rapide fordoni grandajn energikvantojn. Superkondensatoroj ankaŭ estis jam aplikataj en veturiloj, ekzemple en la formulo 1, kie ili konservis bremsenergion. Ankaŭ en kelkaj aŭtobusoj kaj tramoj ili servas apud aliaj energisaviloj por la sama celo.

La superkondensatoroj tamen ĝis nun havas signifan malavantaĝon kompare al baterioj: Ilia energidenseco estas multe pli malgranda. Tiel ili atingas nur proksimume kvin ĝis dek procentojn de la konservebla energikvanto de litio-jona baterio. Tio igas ilian aplikadon en elektraj aŭtomobiloj nur malmulte sencohava, ĉar pliakriĝus la problemo pri atingebla veturdistanco.

La esploristoj de la britaj universitatoj en Surrey kaj Bristol nun provas solvi tiun problemon. Ili tiucele vetas pri novaj materialoj por la konstruado de superkondensatoroj: Ilia nova materialo povas ĉe sama pezo savi miloble ĝis dekmiloble da energio ol ĝisnunaj materialoj. Tiel la celata superkondensatoro havus eĉ pli altan energidensecon ol litio-jonaj baterioj.

La elstaraĵo estas ke la materialo baziĝas sur la sama el kiu ankaŭ estas produktataj molaj kontaktlensoj. Tiu materialo estas elasta, travidebla kaj povas absorbi akvon. La esploristoj miksis tiun ne-konduktantan materialon kun konduktantaj polimeroj. La kombino de ambaŭ materialoj estas elasta, konduktas elektron kaj povas konservi akvon. Tiu ĉi lasta eco estas aparte utila ĉar tiel eblas eviti bruladojn de baterioj kio ja antaŭ nelonge montriĝis kiel granda problemo ĉe kompufonoj.

Prototipo de la nova superkondensatoro tamen ekzistos nur dum venonta printempo. Dum la sekvaj du jaroj ĝi estos produktata laŭ serio. Se la tekniko estos sukcesa, tiam malfermiĝos larĝa spektro da aplikeblecoj - apud la aplikado en elektraj aŭtomobiloj ankaŭ en aviada tekniko kaj en kompufonoj kaj tabuletaj komputiloj.

La britaj esploristoj kredas ke temas pri tre ekscita kaj eble vojrompa disvolvo.