×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Seksaj servoj por flegenduloj

Seksaj servoj por flegenduloj

Handikapitaj homoj havas bezonojn, ankaŭ seksajn. Por kontentigi tiajn bezonojn flegejo en Britio permesis al enloĝantoj de la flegejo akcepti la viziton de sekslaboristinoj. Tamen la aŭtoritatoj de East Sussex konsideras tiun formon de tuteca flegado kiel "neadekvata".

En la marborda kuracloko Eastbourne oni kuracas homojn kun neŭrologiaj malsanoj - ĉu lezoj de la dorso aŭ apopleksioj aŭ cerbaj lezoj aŭ multflanka sklerozo kaj Parkinsono. La 55 enloĝantoj de la flegejo Chaseley estas amplekse tenataj ĉe bona humoro. En la idileca kampara konstruaĵo disponeblas kinejo, sansporta areo, senbarieraj komputilaj laborlokoj, sunteraso kaj biljarda tablo. Oni ofertas fizioterapion, lingvan kaj kondutan terapion.

Kaj tie haveblas ankaŭ aldona netradicia servo kiu estas unika.

Sub la titolo "specialaj vizitoj" aperas tie mallongaj vizitoj de sekslaboristinoj. Anoj de la flegistaro akompanas la sekslaboristinojn al la ĉambroj de la interesuloj. Por deteni eventualajn ĝenantojn oni pendigas ruĝajn ŝtrumpojn sur la manpremilojn de la pordoj. Laŭdire okazis tie eĉ grupa aktivado en tiu kadro. Nome oni invitis du striptizantojn el Londono por distri sinjorojn kaj sinjorinojn per stimulaj dancoj dum tuta horo. Tio kostis nur 100 pundojn (117 eŭroj) kaj pagis la sumon la Chaseley fondaĵo kiu administras la institucion.

Tiaj servoj evidente jam delonge estas normalaj en la flegopensiono kiu estas loĝata precipe de eksaj soldatoj. Paroltenanto de la graflanda aŭtoritato de East Sussex tamen deklaris ke oni nur nun atentiĝis pri la pridubinda praktiko kaj oni tial iniciatis sondadon ĉar oni timas ke sendefendaj pensionanoj povus fariĝi viktimoj de ekspluatado kaj misuzo.

La estrino de la flegejo konfirmis ke sekslaboristinoj estas bonvenaj en la domo. Oni mendas ilin ĉe peranto kiu metas ambaŭ partiojn en kontakto unu kun la alia. La pagon ricevas la seksaj helpantinoj rekte de la interesuloj. La estrino diras: "La homoj havas bezonojn. Ni respektas niajn enloĝantojn kiel individuoj kaj tial ni helpas ĉe tio ke tiaj vizitoj ebliĝu".

Laŭ la brita gazeto "Sun" handikapuloj dum pasinteco pro seksa senĝojeco sekse atencis anojn de la flegistaro. Nun la flegistinoj senŝarĝiĝas pro la vizitoj de la sekslaboristinoj, kaj la koncepto havas je certa grado eĉ terapian efikon. Ankaŭ la eksa estrino de la flegejo defendas la praktikon: "Se enloĝanto alvokas sekslaboristinon kaj petas ŝin pri vizito por sekse reĝojigi lin, tiam tio estas lia afero. Estas nia tasko prizorgi ke tiaj homoj povas havi laŭeble normalan vivon. Kaj se ili petas flegistojn alvoki la numeron de sekslaboristino, ĉar ili ne mem kapablas tion, tiam mi vidas nenion malkonvenan en tio. " "Sekslaboristinoj laŭleĝe rajtas havi seksan kontakton kun homoj, la flegistaro ne rajtas fari tion kun enloĝantoj. Por esti tuteca la prizorgado devas inkluzivi ankaŭ tian servon. " Handikapuloj ja ankaŭ havas rajton je privateco kaj ŝajnas ke la formo de subteno, kiel ĝi estas praktikata en la brita flegejo, estas adekvata. En Nederlando tia sekslaboro por flegenduloj estas laŭregula afero kaj nun ankaŭ en Germanio la Verda Partio proponas disponigi seksajn servojn al flegenduloj.

Seksaj servoj por flegenduloj

Handikapitaj homoj havas bezonojn, ankaŭ seksajn. As pessoas com deficiência têm necessidades, inclusive sexuais. Por kontentigi tiajn bezonojn flegejo en Britio permesis al enloĝantoj de la flegejo akcepti la viziton de sekslaboristinoj. Para satisfazer tais necessidades, uma casa de repouso na Grã-Bretanha permitiu que seus residentes aceitassem a visita de profissionais do sexo. Tamen la aŭtoritatoj de East Sussex konsideras tiun formon de tuteca flegado kiel "neadekvata". No entanto, as autoridades de East Sussex consideram esta forma de enfermagem holística como "inadequada".

En la marborda kuracloko Eastbourne oni kuracas homojn kun neŭrologiaj malsanoj - ĉu lezoj de la dorso aŭ apopleksioj aŭ cerbaj lezoj aŭ multflanka sklerozo kaj Parkinsono. No spa costeiro de Eastbourne, eles tratam pessoas com doenças neurológicas - sejam lesões nas costas, derrames, lesões cerebrais ou esclerose múltipla e mal de Parkinson. La 55 enloĝantoj de la flegejo Chaseley estas amplekse tenataj ĉe bona humoro. Os 55 residentes da casa de repouso Chaseley são amplamente mantidos de bom humor. En la idileca kampara konstruaĵo disponeblas kinejo, sansporta areo, senbarieraj komputilaj laborlokoj, sunteraso kaj biljarda tablo. Oni ofertas fizioterapion, lingvan kaj kondutan terapion.