×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La ankoraŭ pli inteligenta specio

Kio estus, se komputiloj iam fariĝos pli inteligentaj ol ni homoj? Se ili eble eĉ transprenus la regadon?

Kiel statas la artefarita inteligenteco? Ja nun jam la programo AlphaGo sukcesas venki la plej bonajn ludantojn en la breta ludo goo. Sed ĉu maŝino kiu nin venkas en la ŝakludo aŭ en goo, estas vere inteligenta? Nu, ĝi eble tiam estus inteligenta, se ĝi dirus: Mi ne plu volas ludi goon, mi preferas ludi Pokemon goon.

Sonas iom paradokse, sed la propra decido, ludadi dum tagoj ion sensencan kiel Super Mario, estas pli inteligenta ol venki grandan majstron post 38 movoj en ŝako.

Vere eĉ la plej bonaj komputiloj ne estas io alia ol rafinitaj kalkulmaŝinoj, kiuj ja kapablas adicii miliardoble pli rapide ol la homa cerbo, sed ili ne povas fiksi proprajn celojn. Kiam la esplorveturilo Curiosity en la jaro 2012 estis surgrundiĝinta sur la surfaco de la marso, ĝi memstare povis preterveturi barojn. Sed post kiam ĉiuj taskoj estis plenumitaj, la veturilo ne plu sciis kion fari. Ĝi povis nur fari tion por kio ĝi estis programita.

Ni homoj tiurilate estas tute alispecaj. Kontraŭe al komputiloj ni havas propran volon kaj havas imagon pri tio kion ni ŝatas fari kaj kiuj ni estas. Je malalta grado ankaŭ bestoj havas tion. Se oni pentras al ĉimpanzo ruĝan makulon sur la frunton kaj igas ĝin rigardi en spegulon, ĝi komprenas ke ĝi vidas sin mem en la spegulo kaj metas la manon al la frunto.

Esploristo kredas ke inteligenta konduto estas precipe adapta reago je danĝeroj, timo, minacoj kaj senespero. Por produkti artefaritan inteligentecon ni laŭ tio devus instrui al la maŝinoj tiujn emociojn. Kaj lastkonsekvence ili devus esti mortemaj. El tia premsituacio tiam eventuale povus kreski io simila al inteligenteco.

Kiel la homa cerbo produktas konscion, tio cetere estas ankoraŭ tute malklara. Supozeble pro tio oni ankaŭ ĉe la disvolvo de artefarita inteligenteco ankoraŭ ne progresas.

Sendube helpe de saĝaj algoritmoj kaj rapidegaj komputiloj intertempe sufiĉe multe jam eblas. Hodiaŭ komputiloj povas antaŭkalkuli tempestojn, aŭ optimumigi aviadilajn horarojn aŭ eĉ simuli la evoluon de tutaj galaksioj. Sed samtempe neniu komputilo "komprenus" porinfanan rakonton, kiun oni laŭtlegus al ĝi. Procesiloj ne scias ke post la morto oni ne plu revenas, aŭ ke per fadeno oni povas tiri sed ne ŝovi. Simpla fruktomuŝo havas apenaŭ pli ol 100.000 neŭronojn. Tio estas frakcio de la kalkulkapacito de kompufono. Malgraŭ tio la fruktomuŝo povas navigi senprobleme laŭ tri dimensioj.

Pensado do ne estas simpla kalkultasko. Estas eĉ multaj argumentoj por tio ke ĝi estas la preciza malo. Ĉiu kvarjara infano ĝojas se ĝi estas laŭdata de siaj gepatroj. La programo AlphaGo povus nenion fari pri la laŭdo de siaj kreintoj. Ĝi estus nek fiera nek sentus flaton. Ĉar ĝi ne havas eĉ nur la plejetan imagon pri tio kion signifas venki.

Kaj tio tiel estas bona. Ĉar se vere iam oni sukcesus konstrui maŝinon kiu povas esti feliĉa aŭ malgaja, aŭ kiu estus eĉ kapabla senti dolorojn, do maŝinon kiu sentas tute simile kiel nia hundo aŭ nia kato - ĉu ni rajtus trakti ĝin tiam ankoraŭ kiel maŝinon? Ĉu ni rajtus tiam laŭplaĉe simple enŝalti kaj elŝalti ĝin?

Se roboto iam havos propran volon kaj kapablos havi emociojn, ĉu tiam ĝi estos ankoraŭ roboto? Aŭ ĉu tio jam estus estulo kiu devus havi la samajn rajtojn kaj devojn kiel ni? Jen malfacila demando. Bonŝance ni ankoraŭ ne devas respondi ĝin.