×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Ĉu truoj en la aero?

Kiam aviadiloj skuiĝas kaj flugiloj kurbiĝas, tiam multaj pasaĝeroj ekhavas malagrablajn sentojn. Kulpas truoj en la aero - kiel ofte oni klarigas tion - sed kio entute tio estas?

Kiu vojaĝas per aviadilo, tiu konas tion: Laŭsente precize tiam kiam oni ĵus ricevis sian bole varmegan kafon, tiam la aviadilo iom falas. Dum tute mallonga momento ĝi ŝajnas troviĝi en libera falo por poste esti forte repuŝata supren. Oni sentas la premon, oni premiĝas en la kusenojn. Por la pasaĝero tio sentiĝas simile al veturado en onda fervojo kiam ĝi trapasas deklivon - kaj evidente tio validas ankaŭ por la kafo: Ĝi danĝere ondumas en la taso.

En la plej favora kazo tio finiĝas post du aŭ tri sekundoj. En la plej malfavora kazo la skuado daŭras dum minutoj. Ankaŭ la rigardo eksteren tiam estas apenaŭ trankviliga. Ĉar en ekstrema kazo kurbiĝas la flugiloj kaj ili svingas sub la ŝarĝiĝo.

Pilotoj principe ne parolas pri aertruoj, ĉar truoj ne ekzistas en la aera spaco. Ili nomas tion turbulencoj kaj ili ofte jam antaŭe avertas pri tio. Simpligite dirite tio estas la senteblaj konsekvencoj de aermoviĝoj tra kiuj la aviadilo moviĝas.

Ni ĉiuj scias ke aero ne staras senmove en la spaco. La gaso ĉirkaŭ ni daŭre moviĝas. Se tio okazas senteble, ni nomas tion vento.

Ni ankaŭ scias ke aero en malsamaj altecoj ne nepre moviĝas en la saman direkton. Se ni elmetas aerbalonon por leviĝi, ĝi ofte ŝanĝas sian direkton kaj rapidecon se ĝi gajnas altecon. Aero do moviĝas en tavoloj kaj ofte en diversajn direktojn, kelkfoje eĉ en kontraŭajn. Se regas multe da moviĝo, tiam oni parolas pri "malstabila tavoliĝo". Aviadilo kiu traflugas tion povas salteti kiel aŭtomobilo sur kubŝtona pavimento.

La moviĝo regas ne nur horizontale. Estas ankaŭ ventoj kiuj blovas supren aŭ malsupren. Varma aero leviĝas: Ni nomas tion termiko. Aliflanke malvarma aero malleviĝas - ni konas tion de la falventoj kiuj blovas de la montoj malsupren. Kie tiaj fluoj renkontiĝas, ili frotas unuj kontraŭ la aliaj, aperas turniĝoj kaj kirliĝoj kiuj povas kaŭzi kroman malkvieton.

Kaj nun imagu kio okazas se aviadilo flugas en tian venton supren aŭ malsupren: Ĝi levas aŭ premas la aviadilon iomete, sed laŭ niaj sentoj tio ŝajnas esti tre forta.

Kio sentiĝas kiel signifa ŝanĝo de alteco, tio plej ofte estas falo aŭ leviĝo je nur kelkaj metroj. Laŭ niaj sentoj tio estas ofte multe pli, ĉar ni ŝanĝas nian movodirekton ja nur dum momento, sed ĉe tre alta rapideco.

La aviadiloj rezistas al la turbulencoj, ili estas konstruitaj por elteni ilin. La lasta kraŝo de granda pasaĝera aviadilo kiu estis kaŭzita de turbulencoj, okazis en la jaro 1997. Dum la pasintaj du jardekoj mortis en la tuta mondo du homoj pro turbulencoj. Kompreneble jen kaj jen okazas malgrandaj vundiĝoj. Sed sume "aertruoj" estas konsiderinde malpli danĝeraj ol oni timas aŭ ol tio sentiĝas. Turbulencoj estas ĉiutagaĵo en aviado. Kelkaj pilotoj eĉ ŝatas leĝerajn turbulencojn, ĉar estas malpli enuige ol nur flugi dum horoj ĉiam rekte antaŭen.


Kiam aviadiloj skuiĝas kaj flugiloj kurbiĝas, tiam multaj pasaĝeroj ekhavas malagrablajn sentojn. Kulpas truoj en la aero - kiel ofte oni klarigas tion - sed kio entute tio estas?

Kiu vojaĝas per aviadilo, tiu konas tion: Laŭsente precize tiam kiam oni ĵus ricevis sian bole varmegan kafon, tiam la aviadilo iom falas. Dum tute mallonga momento ĝi ŝajnas troviĝi en libera falo por poste esti forte repuŝata supren. Oni sentas la premon, oni premiĝas en la kusenojn. Por la pasaĝero tio sentiĝas simile al veturado en onda fervojo kiam ĝi trapasas deklivon - kaj evidente tio validas ankaŭ por la kafo: Ĝi danĝere ondumas en la taso.

En la plej favora kazo tio finiĝas post du aŭ tri sekundoj. En la plej malfavora kazo la skuado daŭras dum minutoj. Ankaŭ la rigardo eksteren tiam estas apenaŭ trankviliga. Ĉar en ekstrema kazo kurbiĝas la flugiloj kaj ili svingas sub la ŝarĝiĝo.

Pilotoj principe ne parolas pri aertruoj, ĉar truoj ne ekzistas en la aera spaco. Ili nomas tion turbulencoj kaj ili ofte jam antaŭe avertas pri tio. Simpligite dirite tio estas la senteblaj konsekvencoj de aermoviĝoj tra kiuj la aviadilo moviĝas.

Ni ĉiuj scias ke aero ne staras senmove en la spaco. La gaso ĉirkaŭ ni daŭre moviĝas. Se tio okazas senteble, ni nomas tion vento.

Ni ankaŭ scias ke aero en malsamaj altecoj ne nepre moviĝas en la saman direkton. Se ni elmetas aerbalonon por leviĝi, ĝi ofte ŝanĝas sian direkton kaj rapidecon se ĝi gajnas altecon. Aero do moviĝas en tavoloj kaj ofte en diversajn direktojn, kelkfoje eĉ en kontraŭajn. Se regas multe da moviĝo, tiam oni parolas pri "malstabila tavoliĝo". Aviadilo kiu traflugas tion povas salteti kiel aŭtomobilo sur kubŝtona pavimento.

La moviĝo regas ne nur horizontale. Estas ankaŭ ventoj kiuj blovas supren aŭ malsupren. Varma aero leviĝas: Ni nomas tion termiko. Aliflanke malvarma aero malleviĝas - ni konas tion de la falventoj kiuj blovas de la montoj malsupren. Kie tiaj fluoj renkontiĝas, ili frotas unuj kontraŭ la aliaj, aperas turniĝoj kaj kirliĝoj kiuj povas kaŭzi kroman malkvieton.

Kaj nun imagu kio okazas se aviadilo flugas en tian venton supren aŭ malsupren: Ĝi levas aŭ premas la aviadilon iomete, sed laŭ niaj sentoj tio ŝajnas esti tre forta.

Kio sentiĝas kiel signifa ŝanĝo de alteco, tio plej ofte estas falo aŭ leviĝo je nur kelkaj metroj. Laŭ niaj sentoj tio estas ofte multe pli, ĉar ni ŝanĝas nian movodirekton ja nur dum momento, sed ĉe tre alta rapideco.

La aviadiloj rezistas al la turbulencoj, ili estas konstruitaj por elteni ilin. La lasta kraŝo de granda pasaĝera aviadilo kiu estis kaŭzita de turbulencoj, okazis en la jaro 1997. Dum la pasintaj du jardekoj mortis en la tuta mondo du homoj pro turbulencoj. Kompreneble jen kaj jen okazas malgrandaj vundiĝoj. Sed sume "aertruoj" estas konsiderinde malpli danĝeraj ol oni timas aŭ ol tio sentiĝas.

Turbulencoj estas ĉiutagaĵo en aviado. Kelkaj pilotoj eĉ ŝatas leĝerajn turbulencojn, ĉar estas malpli enuige ol nur flugi dum horoj ĉiam rekte antaŭen.