×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Bildstrioj kaj efektivigo de ideo

Bildstrioj kaj bildrakontoj estas ofte konsiderataj kiel iom supraĵa speco de literaturo ĉefe por junuloj.

Fakte bildliteraturo estas arto, en kiu io esprimiĝas per - kaj disvolviĝas laŭ - sinsekvo de bildoj (fotoj, desegnoj, ktp). Oni foje konsideras, ke bildliteraturo estas hibrido inter literaturo kaj belarto, t. e. teksto kaj bildoj, kiuj kune esprimas ion, disvolviĝantan ofte laŭ la tempo. Tamen ekzistas sufiĉe multe da verkoj, kiuj tute ne entenas tekstojn. Tio montras, ke la ĉefa eco de la bildliteraturo kuŝas en la bildoj kaj ties sinsekvo kaj en tio ĝi estas analoga al kinarto.

Ĝi estas la plej nova artospeco, sed se oni akceptas senskriban neolitikan arton kaj bildornamitajn egiptajn hieroglifojn kiel ties praformojn, ĝi apartenas al la plej malnovaj.

Moderna bildliteraturo, kun ties kohero inter teksto, bildo kaj kronologio, devenas de komiksoj (ŝercaj, amuzigaj bildrakontoj) en usonaj gazetoj de la 19-a jarcento.

Kiel kutime por artoj, ankaŭ en la monda bildstria literaturo elstariĝis kelkaj naciaj skoloj: la belga-franca skolo (Tinĉo kaj Asterìks), la usona disneja skolo (Miĉjo Muso), la itala skolo (Teks) kaj la japana skolo de artformo nomata "mangao". Mi aparte ŝatis la italajn bildstriojn kaj hazarde dum la 91-a UK en Florenco (Italujo), ekhavis ideon pri esperanta projekto rilata al fama itala historia romano, kiu poste konkretiĝis ĝuste per helpo de bildstria verko.

La romano "La gefianĉoj" (en la itala: I Promessi Sposi) estas la plej grava verko de la itala verkisto Alessandro Manzoni. La libro estas la unua pruvo de la moderna itala romano kaj kun la Dia Komedio de Dante Alighieri estas konsiderata la plej grava verko de la itala literaturo kaj la plej studata en la italaj lernejoj. Oni povas kompari la influon de tiu romano sur la formado de la moderna itala lingvo al la influo de Aleksandr Puŝkin sur la moderna rusa literaturo.

Dum la UK en Florenco oni prezentis elegantan tradukon de tiu klasika historia romano de Manzoni al Esperanto, farita de la pastro Battista Kadei, kaj tiam mi ekkonsciis, kiom ĝi estas nekonata ekster Italujo.

Ĝuste tiam mi decidis fari ion, per helpo de Esperanto, por diskonigi la romanon en la mondo. Iom ambicia projekto, kiun tamen mi prokrastis ĝis kiam bonŝance mi malkovris belege trafan bildstrian verkon, kies specifa celo estas enkonduki la romanon ĉe la italaj lernejanoj.

Post 6 monatoj da klopodoj, helpe de dekduo da israelaj esperantistoj, nia esperanta artgrupo LEEN (mallongigo de La Estonto Estas Nia) kompletigis bildstrian sonfilmon, kiu prezentas la unuajn sep plej famajn ĉapitrojn de "La gefianĉoj". Jen por via spektado la filmo, kiu daŭras 28 minutojn:

Alternative vi povas aŭskulti sub: http://vocaroo.com/i/s1UxUME5Q8oR

Bildstrioj kaj bildrakontoj estas ofte konsiderataj kiel iom supraĵa speco de literaturo ĉefe por junuloj.

Fakte bildliteraturo estas arto, en kiu io esprimiĝas per - kaj disvolviĝas laŭ - sinsekvo de bildoj (fotoj, desegnoj, ktp). Oni foje konsideras, ke bildliteraturo estas hibrido inter literaturo kaj belarto, t. e. teksto kaj bildoj, kiuj kune esprimas ion, disvolviĝantan ofte laŭ la tempo. Tamen ekzistas sufiĉe multe da verkoj, kiuj tute ne entenas tekstojn. Tio montras, ke la ĉefa eco de la bildliteraturo kuŝas en la bildoj kaj ties sinsekvo kaj en tio ĝi estas analoga al kinarto.

Ĝi estas la plej nova artospeco, sed se oni akceptas senskriban neolitikan arton kaj bildornamitajn egiptajn hieroglifojn kiel ties praformojn, ĝi apartenas al la plej malnovaj.

Moderna bildliteraturo, kun ties kohero inter teksto, bildo kaj kronologio, devenas de komiksoj (ŝercaj, amuzigaj bildrakontoj) en usonaj gazetoj de la 19-a jarcento.

Kiel kutime por artoj, ankaŭ en la monda bildstria literaturo elstariĝis kelkaj naciaj skoloj: la belga-franca skolo (Tinĉo kaj Asterìks), la usona disneja skolo (Miĉjo Muso), la itala skolo (Teks) kaj la japana skolo de artformo nomata "mangao".

Mi aparte ŝatis la italajn bildstriojn kaj hazarde dum la 91-a UK en Florenco (Italujo), ekhavis ideon pri esperanta projekto rilata al fama itala historia romano, kiu poste konkretiĝis ĝuste per helpo de bildstria verko.