×

Nós usamos os cookies para ajudar a melhorar o LingQ. Ao visitar o site, você concorda com a nossa política de cookies.

image

Esperanta Retradio 2014, Nova erao de genterapio haltigos korinfarkton

Nova erao de genterapio haltigos korinfarkton

Per saĝega metodo Kiran Musunuru, usona esploristo pri praĉeloj volas haltigi korinfarktojn. La tekniko malantaŭ tio estas konsiderata kiel enorma trarompo en la gentekniko kaj ties malkovrintoj estas unuarangaj kandidatinoj por la Nobel-premio.

Musunuru kredas scii kiel li povas realigi tiun intencon. Li volas utiligi genteknikan procedon kun la nomo Crispr/Cas9 kiu estis malkovrita antaŭ nur du jaroj de du esploristinoj en Kalifornio kaj en Svedio. Ili sendepende unu de la alia eltrovis ke certaj bakteriaj genoj taŭgas por produkti el ili ilojn por genmanipulado. Tio ebligas nun, pli precize ol iam ajn antaŭe, elŝalti aŭ modifi unuopajn genojn en la genaro de ĉeloj.

Tiu nova procedo tre rapide post sia malkovro estis elprovita por manipuli plej diversajn bestajn kaj homajn ĉelojn. Kaj kion ajn la esploristoj elprovis, tio estis sukcesa. Nun eblas produkti genmanipulitan muson jam ene de tri semajnoj. Antaŭ la malkovro de la nova procedo tio daŭris unu jaron kaj duonan.

Apenaŭ iu dubas ke la nova tekniko kondukos al nova erao en la genterapio. La sojlo por produkti genmanipulitajn infanojn malaltiĝis. Kaj tial la apliko de la nova tekniko por kontraŭbatali korinfarkton estas logika plua paŝo.

Musunuru pensas tiucele pri geno kiu mirinde ŝajnas esti tute senutila. PCSK9 estas ĝia akronimo kaj ĝia malkovro antaŭ 11 jaroj estis sensacio. En familioj en kiuj pro mutacio ĝi estas hiperaktiva, tiu geno malebligas al la ĉeloj alpreni ĥolesterolon. Laŭ tiu efiko pliabundiĝas graso en la sango kaj sekve la mezurvaloro de ĥolesterolo.

Ofte portantoj de tiu genmutacio jam dum junaĝo suferas pro korinfarkto. Ĉe proksimume tri procentoj de la homoj estas precize inverse. Mutacio malfortigas la genon PCSK9, aŭ ĝi eĉ tute elŝaltas ĝin. Nun la ĉeloj senhalte povas konsumi ĥolesterolon. Laŭ Mununuru la portantoj de tiu mutacio estas "gajnintoj en la gen-loterio". Ilia risko suferi korinfarkton estas reduktita je ĝis 90 procentoj. Geno kiu nur malutilas: Tio ne devus ekzisti. "Ni ne scias kial ĝi troviĝas en la genaro", diras Musunuru. Eble temas pri evolucia relikto kiu siatempe dum epokoj de malsato malhelpis ke la korpo tro malŝpare konsumis la malabundan ĥolesterolon. Tamen en socioj de bonstato ĝi perdis sian sencon. Eblas produkti antikorpetojn kontraŭ tiu geno, kaj la farmaceŭtika industrio jam elprofitas tion. Sed Musunuru pensas ke devas esti eble elŝalti tiun ĝenan genon unufoje por ĉiam, anstataŭ subpremi ĝin dum la tuta vivo per antikorpetoj.

Li provis tion per la Crispr/Cas9-tekniko kaj tio vere funkciis: Nur kelkajn tagojn post kiam li estis doninta al la testmusoj la genterapian injekton, la geno mutiĝis en la hepato, la mezurvaloro de ĥolesterolo reduktiĝis je pli ol triono. Kaj je tiu nivelo ĝi restadis dum la tuta vivo de la muso.

La eŭforio estas granda, sed Musunuru konscias ke ĝis aplikado ĉe la homo devos pasi ankoraŭ multaj jaroj. Nur post kiam ĉiuj obĵetoj pri sekureco estos responditaj oni povus ekpensi pri genkuracado por milionoj da homoj. Musunuru volas nun daŭrigi sian tiucelan laboron ĉe musoj.

Nova erao de genterapio haltigos korinfarkton A new era of gene therapy will stop heart attacks