×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Vojaĝo al Brazilo, 13 Tilioj

13 Tilioj

En la sudbrazila ŝtato Santa Caterina ekzistas municipo "Treze Tílias" (13 Tilioj) kiu estis fondita nur en la jaro 1933 de elmigrintoj el la aŭstra liglando Tirolo.

En la tiama epoko en Aŭstrio la senlaboreco estis tre alta, la prezoj por agrikulturaj produktoj estis falintaj kaj la turismo estis haltigita pro la elspezolimigo de 1000 markoj por la turistoj el la nazia Germana Regno. La elmigrado estis subtenata de la aŭstra ŝtato kaj do la iniciatinto de la projekto Andreas Thaler povis aĉeti 52 kvadratkilometrojn da grundo norde de la urbo Cruzeiro do Sul/Joaçaba. En la komenco la tuta konstruado estis organizita laŭ kooperativa koncepto, sed post kelkaj protestoj Andreas Thaler disdonis la terenon al la setlantoj.

Post la fino de la dua mondmilito pli da homoj venis el Aŭstrio al "13Tilioj", ĝis finfine la jaro 1959 kiam Aŭstrio post la milito komencis denove ekonomie prosperi. En la unuaj jaroj la ekonomio en "13 Tilioj" estis malforta, sed post la konstruo de strato al la proksima Joaçaba kaj la fondo de laktofabriko "Tirol" en la jaro 1975 la municipo ekprosperis.

La laktofabriko "Tirol" estas nun la dua plej granda en tuta Brazilo. La enloĝantoj de hodiaŭ konservas la tradiciojn kaj la lingvon de la lando el kiu la pragepatroj venis kvankam ili fariĝis brazilanoj kaj oficiale parolas la portugalan.

Ĉiujare meze de oktobro okazas en "13 Tilioj" "Tirola Festo" memore al la enmigrintoj el Aŭstrio. Ankaŭ la tuta urbeto kun siaj 6000 enloĝantoj memorigas je tirola vilaĝo kaj tial altiras multajn turistojn. Por montri ekzemplon de kultura ponto mi donas ĉi-sube ligilon al Jutuba filmeto kun tirharmonika muziko kaj kanto "Lembranças" (Rememoroj) de Jockl Steiner el "13 Tilioj".


13 Tilioj 13 Linden 13 lime trees 13 tílias

En la sudbrazila ŝtato Santa Caterina ekzistas municipo "Treze Tílias" (13 Tilioj) kiu estis fondita nur en la jaro 1933 de elmigrintoj el la aŭstra liglando Tirolo. In the southern Brazilian state of Santa Caterina there is a municipality called "Treze Tílias" (13 Lime Trees) which was only founded in 1933 by emigrants from the Austrian state of Tyrol. En el estado de Santa Caterina, en el sur de Brasil, hay un municipio "Treze Tílias" (13 tilos) que fue fundado sólo en 1933 por emigrantes del estado austriaco de Tirol.

En la tiama epoko en Aŭstrio la senlaboreco estis tre alta, la prezoj por agrikulturaj produktoj estis falintaj kaj la turismo estis haltigita pro la elspezolimigo de 1000 markoj por la turistoj el la nazia Germana Regno. At that time in Austria unemployment was very high, prices for agricultural products had fallen and tourism was halted due to the spending limit of 1000 marks for tourists from the Nazi German Empire. En ese momento en Austria el desempleo era muy alto, los precios de los productos agrícolas habían caído y el turismo se detuvo debido al límite de gasto de 1000 marcos para los turistas del Imperio alemán nazi. La elmigrado estis subtenata de la aŭstra ŝtato kaj do la iniciatinto de la projekto Andreas Thaler povis aĉeti 52 kvadratkilometrojn da grundo norde de la urbo Cruzeiro do Sul/Joaçaba. The emigration was supported by the Austrian state and so the promoter of the project Andreas Thaler was able to buy 52 square kilometers of land north of the town of Cruzeiro do Sul / Joaçaba. La emigración fue apoyada por el estado austriaco, por lo que el promotor del proyecto Andreas Thaler pudo comprar 52 kilómetros cuadrados de terreno al norte de la ciudad de Cruzeiro do Sul / Joaçaba. En la komenco la tuta konstruado estis organizita laŭ kooperativa koncepto, sed post kelkaj protestoj Andreas Thaler disdonis la terenon al la setlantoj. In the beginning the whole construction was organized according to a cooperative concept, but after a few protests Andreas Thaler distributed the land to the settlers. Al principio, toda la construcción se organizó de acuerdo con un concepto cooperativo, pero después de algunas protestas, Andreas Thaler distribuyó la tierra a los colonos.

Post la fino de la dua mondmilito pli da homoj venis el Aŭstrio al "13Tilioj", ĝis finfine la jaro 1959 kiam Aŭstrio post la milito komencis denove ekonomie prosperi. After the end of the second world war, more people came from Austria to "13 Tilijos", until finally the year 1959 when Austria after the war began to prosper economically again. Después del final de la Segunda Guerra Mundial llegó más gente de Austria a "13Lindens", hasta que finalmente el año 1959 cuando Austria después de la guerra comenzó a prosperar económicamente nuevamente. En la unuaj jaroj la ekonomio en "13 Tilioj" estis malforta, sed post la konstruo de strato al la proksima Joaçaba kaj la fondo de laktofabriko "Tirol" en la jaro 1975 la municipo ekprosperis. In the first years the economy in "13 Tilijos" was weak, but after the construction of a street to the nearby Joaçaba and the foundation of a milk factory "Tirol" in the year 1975 the municipality began to prosper. En los primeros años la economía en "13 Lindens" era débil, pero después de la construcción de una calle a la cercana Joaçaba y la fundación de una lechería "Tirol" en 1975, el municipio comenzó a prosperar.

La laktofabriko "Tirol" estas nun la dua plej granda en tuta Brazilo. La lechería "Tirol" es ahora la segunda más grande de Brasil. La enloĝantoj de hodiaŭ konservas la tradiciojn kaj la lingvon de la lando el kiu la pragepatroj venis kvankam ili fariĝis brazilanoj kaj oficiale parolas la portugalan. Today's inhabitants preserve the traditions and the language of the country from which their ancestors came, although they have become Brazilians and officially speak Portuguese. Los habitantes de hoy conservan las tradiciones y el idioma del país de donde proceden sus antepasados a pesar de que se hicieron brasileños y oficialmente hablan portugués.

Ĉiujare meze de oktobro okazas en "13 Tilioj" "Tirola Festo" memore al la enmigrintoj el Aŭstrio. Every year in the middle of October, a "Tyrol Festival" takes place in "13 Tilijos" in memory of the immigrants from Austria. Cada año a mediados de octubre tiene lugar en "13 Lindens" "Festival del Tirol" en memoria de los inmigrantes de Austria. Ankaŭ la tuta urbeto kun siaj 6000 enloĝantoj memorigas je tirola vilaĝo kaj tial altiras multajn turistojn. The whole town with its 6,000 inhabitants is also reminiscent of a Tyrolean village and therefore attracts many tourists. Toda la ciudad con sus 6000 habitantes también recuerda a un pueblo tirolés y, por lo tanto, atrae a muchos turistas. Por montri ekzemplon de kultura ponto mi donas ĉi-sube ligilon al Jutuba filmeto kun tirharmonika muziko kaj kanto "Lembranças" (Rememoroj) de Jockl Steiner el "13 Tilioj". To show an example of a cultural bridge, I give below a link to a YouTube video with accordion music and the song "Lembranças" (Memories) by Jockl Steiner from "13 Tilijos". Para mostrar un ejemplo de un puente cultural, doy a continuación un enlace a un video de YouTube con música tirharmónica y una canción "Lembranças" (Recuerdos) de Jockl Steiner de "13 Lindens".