×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2019, Vivi longe: Genetiko aŭ vivstilo?

Vivi longe: Genetiko aŭ vivstilo?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ekzistas iuj homoj, kiuj vivas pli longe ol mezume, nome naŭdek, eĉ pli ol cent jarojn. Ĉi tiu fenomeno ĉiam instigis sciencistojn rilate la kaŭzon. Kompreneble, la unua penso estas, ke tiuj homoj vivas laŭ iu aparta maniero, laŭ iuj apartaj kutimoj, kiuj plilongigas la vivon. Alivorte, ilia vivstilo klarigas la fakton.

Tamen, de tempo al tempo, ni ekscias pri homoj, kiuj vivas laŭ evidente nesana maniero (ili ekzemple fumas, rifuzas fari korpekzercojn, manĝas grasaĵojn), kaj tamen atingas longdaŭran vivon. Krome, ekzistas familioj, en kiuj pluraj membroj atingas altan aĝon. En tiaj kazoj, oni tuj atribuas ĝin al genetikaj faktoroj.

Verŝajne, ambaŭ faktoroj - vivstilo kaj genetiko - determinas la longecon de nia homa vivo. Nuntempe, la demando estas: kiu el ili estas la plej peza, la plej decida? La demando estas grava, ĉar depende de la respondo, multaj homoj eble prenos al si vivkutimojn, kiuj povas plilongigi ilian vivon. Se tamen la genetiko funkcias kiel senindulga kondamno, tiam oni simple rezignu pri tio.

Ĝis antaŭ nelonge, oni kalkulis, ke 15 ĝis 30 procentoj de la determino de vivlongeco dependas de genetiko. Sufiĉe granda cifero. Tamen, esploristoj en Kalifornio, Usono, nun kontestas tiujn ciferojn. Ili ekzamenis 54 milionojn da genealogiaj arboj de homoj en la tuta mondo. Laŭ tiu studo, genoj ja influas, sed malpli ol oni antaŭe supozis: nur 7 procentojn. Oni do konfirmas ion, kion la scienco jam suspektis, nome ke genoj estas malpli forta faktoro ol vivstilo, koncerne la longecon de la vivo.

Sendepende de genoj, homoj havas ŝancon vivi pli longe se ili adoptas sanan dieton, ne fumas, modere drinkas kaj praktikas korpekzercojn. Temas pri alia maniero analizi statistikon. Datumoj, kiuj distingis homojn pro la fakto, ke ili estis fratoj, ekzemple, montriĝis fakte sub influo de mediaj cirkonstancoj, en kiuj ili troviĝis, ne nur pro ilia genetiko.

La sciencistoj tamen emfazas, ke genetikaj esploroj estas gravaj kaj povas multe kontribui. Fakte, tiu faktoro estas pli grava ekde la 70-a kaj 80-a vivojaroj. Sekve, por fariĝi centjarulo, genoj ja multe helpas.

Se oni serĉas lokojn en la mondo, kie homoj plej longe vivas, oni povas eble pretigi malsamajn listojn. Ne ekzistas pri tio unuanimeco. Tamen, ĝenerale oni akceptas ĉi tiujn kvin regionojn, kie grandaĝuloj relative abundas: Sardujo, insulo en Italujo; insulo Okinavo, en Japanujo; Loma Linda, en Kalifornio, Usono; insulo Ikario, en Grekujo; kaj duoninsulo Nikoya, en Kostariko.

Laste, oni ne forgesu, ke ankaŭ medicina progreso helpis plilongigi la vivon. Efektive, dum la lastaj jardekoj, en multaj landoj, la vivodaŭro pliiĝis je dekoj da jaroj, pere de simplaj preventaj agoj.