×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2019, Malbono ne ekzistas

Malbono ne ekzistas

Tiun ĉi rakonton de Jindřiška Drahotová produktis Jarka Malá el Ĉeĥio - laŭ Brněnská tisková misie, o.s. www.btm.cz

Iu profesoro en iu universitato demandis al studentoj: "Ĉu la Dio kreis ĉion sur la tero?"

Iu studento respondis: "Jes."

La profesoro denove insistis: "Ĉu vere ĉion? Ĉu ankaŭ malbonon? Do, poste fakte la Dio ne estas bona, Dio estas malbono!"

La studentoj silentis. La profesoro estis kontenta pri si mem.

Sed iu alia studento aliĝis por demandi: "Sinjoro profesoro, ĉu mi rajtas starigi demandon?"

"Kompreneble," jesis la profesoro. La studento stariĝis kaj demandis: "Ĉu ekzistas malvarmo?" "Certe, stranga demando, vi neniam malvarmas?" La studentoj ekridis.

La studento daŭrigis: "Reale, sinjoro, la malvarmo ne ekzistas. Laŭ reguloj de fiziko, malvarmo estas nur manko de varmo. Homon kaj objektojn ni povas science priskribi kaj mezuri iliajn varmecon, varmecan energion, sed neniam radiadon de malvarmeco. La nocion "malvarmo" oni kreis, por ke ni povu priskribi, ke ni sentas mankon de varmo."

La studento parolis plu: Sinjoro profesoro, ĉu ekzistas mallumo?"

"Kompreneble, ke ekzistas," respondis la profesoro.

"Ne, same, ankaŭ la mallumo ne ekzistas. Reale estas mallume dank´al neesto de la lumo. Lumon oni povas esplori, sed la mallumon oni mezuri ne povas. Mallumo ne havas sian mezurilon. Mallumo estas nur vorto, kiun elpensis homoj por nomi mankon de la lumo."

La junulo donis sekvan demandon: "Sinjoro, ĉu vere ekzistas malbono?" La profesoro penseme respondis: "Nu, certe, ĉiutage okazas malbono. Homoj estas agresemaj, fiagas, perfortas, ĉio estas manifesto de malbono."

La studento respondis: "Malbono ne ekzistas, sinjoro. Malbono estas manko de bono, manko de amo en koro de homo. La malbono ekestas same kiel malvarmo kaj mallumo."

La profesoro eksilentis kaj sidiĝis. Onidire, la juna studento estis Albert Einstein.