×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2019, La Trireĝa Tago kiel la tago de malavareco

La Trireĝa Tago kiel la tago de malavareco

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Pavla Dvořáková el Ĉeĥio

En la landoj kun tradicio de okcidenta kristanismo la 6-a da januaro estas konsiderata kiel la lasta el la 12 sanktaj noktoj. La sekvan dimanĉon post ĝi, kiam oni solenas bapton de Jesuo en la rivero Jordano, definitive finiĝas la solena kristnaska periodo. Dum unu el la du tagoj en multaj familioj oni malornamas la kristnaskan arbeton. Male en la landoj kun ortodoksa tradicio, ekzemple en Ruslando, Serbio aŭ Greklando, la 6-a kaj la 7-a de januaro estas la vera kristnaska tago. La kialo estas, ke la julia kalendaro, kiu estas tie liturgie uzata, kompare kun la kutima gregoria je 13 tagoj malfruas. Do la 7-a de januaro estas tie fakte la 25-a de decembro.

La tago estas tradicie nomata Epifanio, kio signifas manifestiĝo de Dieco. Ĝi okazis ne nur kiel adorado antaŭ la naskiĝinta Jesu-infano. Oni rememoras tiam ankaŭ la unuan miraklon de Jesuo dum la geedziĝo en Kano, kiam li transformis akvon je vino. Por plej-multaj la tago tamen estas pli konata sub la nomo Tago de la Tri reĝoj. Laŭ la evangelio de Mateo ili, gvidate de la mistera stelo, venis demalproksime al Betlehemo, por adori la profetitan naskiĝintan bebon, kiu estiĝos la Reĝo de la reĝoj kaj alporti al ĝi rarajn donacojn. Origine tamen temis pri magoj, kleruloj aŭ saĝuloj kaj pri ilia nombro aŭ nomoj la biblio diras nenion. Nur en la pli posta apokrifa armena evangelio estas skribite, ke iliaj nomoj estis Melkon (la reĝo de Persoj), Gaspar (la reĝo de Hindoj) kaj Baltasar (la reĝo de Araboj). Supozeble ankaŭ laŭ tio iom post iom evoluis mezepoka legendo, kiu transformis saĝulojn al reĝoj kaj estis al ili atribuitaj tri simbolaj donacoj - oro, incenso kaj olibano. Ankaŭ la triopo mem povas esti komprenata simbole - kiel tri homaj rasoj estiĝintaj el la gefiloj de Noah, tri kontinentoj de la malnova mondo, tri etapoj de la homa vivo aŭ aspektoj de la tempo.

En 13 eŭropaj landoj la 6-a de januaro estas oficiala ŝtata festo. Sed eĉ en la landoj, kie oni tiutage laboras, la tago ankaŭ por nekristanoj estas speciala kaj ligita kun specifaj tradicioj. Ni menciu almenaŭ kelkajn el ili. Ekz. en Britio, Francio, belga Valonio, Hispanio kaj pluraj landoj de meza kaj suda Ameriko estas bakata speciala kuko, en kiu estas kutime enmetita ero de pizo aŭ fazeolo, event. malgranda figureto de reĝo. Kiu trovas ĝin en sia porcio, estas nomita reĝo aŭ reĝino kaj povas porti dum la tago aŭ la vespero specialan kronon. Tiu ĉi kutimo devenas supozeble el la antikva Romo, kie faboj estis uzataj kiel lotumiloj, kiuj elektis la reĝon de la solenaĵo. En Hispanio la festo komenciĝas jam la 5-an de januaro vespere, Tiam tra la stratoj promenas buntaj ceremonioj kun la tri reĝoj, kiuj veturas surĉevale aŭ surkamele kaj el sub la seloj disĵetas bombonojn kaj sukeraĵojn. Infanoj pretigas antaŭ la hejma pordo aŭ surbalkone refreŝiĝon por la reĝoj kaj por iliaj bestoj. Kaj matene post vekiĝo ili trovas tie por si donacojn. En Italio donacojn al infanoj portas malbela, sen bonkora sorĉistino Befana. Ŝi estas profana persono, tamen ŝia nomo origine rilatas al la vorto Epifanio. Laŭ la legendo la tri reĝoj pilgrimantaj al Betlehemo renkontis oldulinon, al kiu ili ofertis kuniri - sed ŝi rifuzis. Sekvatage ŝi ekbedaŭris tion, klopodis ilin postiri kaj trovi, sed ne sukcesis kaj tial ŝi Jesueton neniam vidis. Ekde tiu tempo, nokte de la 5-a ĝis la 6-a de januaro ŝi lasas en ĉiu domo, en kiu estas infano, donacon, kaze ke ĝi estus Jesueto. En Aŭstrio, Germanio kaj Ĉeĥio oni povas tiutage renkonti surstrate knabojn, vestitajn kutime en blankaj longaj ĉemizoj kaj kun grandaj paperaj kronoj surkape, kiuj kantas novjaran bondeziran kanton kaj ofte kolektas kun speciala kaseto monon por karitataj celoj. Origine tiaj knaboj ĉirkaŭiradis kun bondeziroj unuopajn domojn kaj ricevadis por tio rekompense bongustaĵojn aŭ monerojn. Plurloke en la kamparo tiu ĉi kutimo estas ankoraŭ konservata. Laŭ la tradicio la knabaj reĝoj surskribas ŝildojn de la domoj per literoj C aŭ K † † M † B kaj la koncerna jaro. Sed la literoj ne signifas iliajn nomojn (Kasparo, Meliĥaro kaj Baltazaro), kiel multaj pensas. Temas pri mallongigo de la latina frazo "Christus mansionem benedicat“ - Kristo benu la domon. Kaj krucetoj inter la nomoj signifas la Plej Sanktan Triunuon, do ili ne estas pluso aŭ vorto "kaj", kiel oni ofte pensas. Konklude La Trireĝa Tago fariĝas ĝenerala tago de malfermaj koroj - de volontemo, bondeziremo kaj malavareco. Se vi deziras, sendepende de via mondkoncepto akaj kredo, vi mem povas inspiriĝi de la tradicio kaj ankaŭ agi kiel la antikvaj saĝuloj. Ekaŭskulti la voĉon de via koro, ekiri la nekonatan vojon kaj superi ĝiajn obstaklojn, manifesti vian bonfaremon. En la praktiko almenaŭ dissendi la lastajn novjarajn bondezirojn, aŭ ĝojigi viajn proksimulojn per iu donaceto aŭ surprizo, ne nepre materia. Ofte pli valoras via tempo kaj atento, kiun vi dediĉas al ili. Komuna kreado, ludo, vizito, ekskurso, kultura travivaĵo, io, kion oni povas fari komune kaj ne senti sin soleca. Aŭ vi povas helpi per io eta aŭ agrabligi la tagon al iu en via ĉirkaŭaĵo, kiu tion vere bezonas. Ĉiu el ni havas en si ion, per kio povas riĉigi la mondon. Ja vere riĉa estas ne tiu, kiu multe havas, sed tiu, kiu multe donas el si mem. Ne forgesu, ke kion ni elsendas en la mondon, tio sekve trifoje revenos al ni. Ĝoju pro malavareco de via koro ne nur dum tiu ĉi tago, sed dum la tuta sekva jaro! Kaj kiel oni festas la tagon en via lando aŭ regiono? Aŭ kiel solenas kaj travivas ĝin vi mem? Skribu al nia redakcio! El la interesaĵoj mi volonte pretigos por vi novan aktualaĵon por la sekva Trireĝa Tago. Skribu al: redakcio.retradio@aldone.de

La Trireĝa Tago kiel la tago de malavareco Epiphany as the day of generosity