×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2019, La sindromo de plirapidigita pensado

La sindromo de plirapidigita pensado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Augusto Cury estas brazila aŭtoro kiu publikigis multajn librojn.

Laŭ Vikipedio li estas doktoro pri psikanalizo, psikiatro, profesoro kaj verkisto. Tamen en malgranda biografio en sia propra retejo li ne mencias la titolon de doktoro, kiun li gajnis en 2013 en usona privata universitato nomita “Florida Christian University” (Kristana Universitato de Florido) - kiu ne estas agnoskita de la brazila Ministerio pri Edukado. Li ankaŭ ne mencias, kie li diplomiĝis.

Estu kiel ajn, lia retpaĝo donas ankoraŭ jenajn informojn:

“Laborante dum 30 jaroj kiel psikiatro, esploristo kaj verkisto, D-ro Augusto Cury gajnis nacian kaj internacian rekonon, iĝante en Brazilo – laŭ [brazilaj gazetoj kaj revuoj] – la plej legata verkisto de la lasta jardeko. Liaj libroj estas publikigataj en pli ol 70 landoj, kaj en Brazilo jam vendiĝis 25 milionoj da ekzempleroj.”

La temoj de liaj popularsciencaj verkoj estas ĉefe edukado, psikologio, emocioj, inteligenteco, plibonigo de la vivkvalito. Oni diras, ke li skribas memhelpajn librojn. (Kp. “memhelpo” en la E-Vikipedio.) Vidu kelkajn titolojn: Revoluciu vian vivkvaliton; Vi estas ne-anstataŭebla; Dekdu semajnoj povas modifi vian vivon; Dek leĝoj por esti feliĉa; Estu gvidanto de vi mem.

Li ankaŭ publikigis kelkajn romanojn, el kiu la plej sukcesa estas la unua libro el la trilogio “La Vendisto de Sonĝoj”.

Unu el liaj verkoj estas titolita “Plurfokusa Inteligenteco”. En ĝi li disvolvas sian “Teorion de la plurfokusa inteligenteco”, kiu “intencas klarigi la funkciadon de la homa menso kaj la manierojn kiel pli bone regi nian vivon helpe de inteligenteco kaj penso” (Vikipedio).

Pri la menciitaj temoj li donas multajn kursojn kaj seminariojn, kiujn ofte ĉeestas centoj aŭ miloj da homoj.

Bone, ĉio tio estis nur enkonduko al mia hodiaŭa teksto. Fakte mi ne volas paroladi pri la vivo kaj verko de Augusto Cury (cetere mi ne interesiĝas pri memhelpaj libroj), sed nur transdoni tion, kion li diris en intervjuo pri la “sindromo de plirapidigita pensado” (SPP), intervjuo kiun iu sendis al mi per ŭatsapo. (Poste mi vidis, ke en Jutubo troviĝas pluraj aliaj intervjuoj kun li.) Pri tiu sindromo li diris en la intervjuo, ke li havis la “privilegion“ malkovri ĝin. Kvankam multe legata, li estas ankaŭ multe kritikata, kaj iu psikologo diris, ke la menciita sindromo ne ekzistas. Tamen ne gravas, ĉu ĝi ekzistas aŭ ne. Mi volas nur transdoni la asertojn de Augusto Cury.

La moderna socio, ne nur en Brazilo, sed en la tuta mondo, estas malsana, edukante homojn malsanajn por sistemo malsana. Ekzistas troo da informoj: pasintece la nombro de informoj duobliĝis ĉiujn 200 jarojn, nuntempe ĝi duobliĝas ĉiujare. 7-jaraĝa infano havas hodiaŭ pli da informoj ol havis romia imperiestro dum la apogeo de Romio. Estas troo da informoj, troo da aktivecoj, troo da intelekta laboro, troo da zorgoj.

Kiuj estas la simptomoj de SPP (sindromo de plirapidigita pensado)?

1. Homoj vekiĝas lacaj. 2. Ili suferas je kapdoloroj, muskolaj doloroj, iritebleco. 3. Ili ne sukcesas kunvivi kun malrapidaj homoj. 4. Ili suferas anticipe. 5. Ili havas malfortan memorkapablon.

La homoj kiuj havas la SPP-on estas ekstreme malkvietaj, ne kapablas kompreni la aliajn, ne prizorgas sian vivkvaliton (li diris laŭvorte: “ ili ne havas am-aferon kun sia vivkvalito”). La plej bonaj profesiuloj havas la plej altajn indicojn de SPP. La homoj estas bonegaj por la sistemo, bonegaj por la firmaoj, sed turmentas, torturas sin mem.

Mi proponas kelkajn teknikojn: • Kontempli la belon. Fari el la malgrandaj aferoj ion grandiozan. • Ne perfidi tion, kio estas esenca. (Mi tradukas laŭlitere per “perfidi” la verbon, kiun li – iomete strange – uzis en la portugala.) Tio signifas: ne perfidi sian liton (sendube li volas diri, ke oni devas sufiĉe dormi), ne perfidi siajn semajnfinojn, ne perfidi la tempon kion oni povas pasigi kun la homoj kiujn oni ŝatas kaj la tempon kun si mem.

Mi ne scias, kiel li parolas en siaj prelegoj, sed en la intervjuo li parolis rapidege – miaopinie tro rapide – malkaŝante ke li mem estas, aŭ almenaŭ ŝajnas esti, tre malkvieta.

Ĉiel ajn, liaj “teknikoj“ – aŭ proponoj (kiuj evidente ne estas novaj) – sendube estas bonaj.

La sindromo de plirapidigita pensado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo This audio article was written and produced by Herbert A. Welker of Brazil Este artículo de audio fue escrito y producido por Herbert A. Welker de Brasil.

Augusto Cury estas brazila aŭtoro kiu publikigis multajn librojn. Augusto Cury is a Brazilian author who has published many books. Augusto Cury es un autor brasileño que ha publicado numerosos libros.

Laŭ Vikipedio li estas doktoro pri psikanalizo, psikiatro, profesoro kaj verkisto. According to Wikipedia, he is a doctor of psychoanalysis, a psychiatrist, a professor and a writer. Según Wikipedia es doctor en psicoanálisis, psiquiatra, profesor y escritor. Tamen en malgranda biografio en sia propra retejo li ne mencias la titolon de doktoro, kiun li gajnis en 2013 en usona privata universitato nomita “Florida Christian University” (Kristana Universitato de Florido) - kiu ne estas agnoskita de la brazila Ministerio pri Edukado. However, in a short biography on his own website, he does not mention the doctoral degree he earned in 2013 at a private private university called Florida Christian University - which is not recognized by the Brazilian Ministry of Education. Sin embargo, en una breve biografía en su propio sitio web no menciona el doctorado que obtuvo en 2013 en una universidad privada de Estados Unidos llamada "Florida Christian University", que no está reconocida por el Ministerio de Educación de Brasil. Li ankaŭ ne mencias, kie li diplomiĝis. He also makes no mention of where he graduated. Tampoco menciona dónde se graduó.

Estu kiel ajn, lia retpaĝo donas ankoraŭ jenajn informojn: Either way, his website still gives the following information: De cualquier manera, su sitio web aún brinda la siguiente información:

“Laborante dum 30 jaroj kiel psikiatro, esploristo kaj verkisto, D-ro Augusto Cury gajnis nacian kaj internacian rekonon, iĝante en Brazilo – laŭ [brazilaj gazetoj kaj revuoj] – la plej legata verkisto de la lasta jardeko. “Having worked for 30 years as a psychiatrist, researcher and writer, Dr. Augusto Cury has gained national and international recognition, becoming in Brazil - according to [Brazilian newspapers and magazines] - the most widely read writer of the last decade. “Trabajando durante 30 años como psiquiatra, investigador y escritor, el Dr. Augusto Cury ha ganado reconocimiento nacional e internacional, convirtiéndose en Brasil - según [periódicos y revistas brasileños] - el escritor más leído de la última década. Liaj libroj estas publikigataj en pli ol 70 landoj, kaj en Brazilo jam vendiĝis 25 milionoj da ekzempleroj.” His books have been published in more than 70 countries and have sold 25 million copies in Brazil. ” Sus libros se han publicado en más de 70 países y se han vendido 25 millones de copias en Brasil ”.

La temoj de liaj popularsciencaj verkoj estas ĉefe edukado, psikologio, emocioj, inteligenteco, plibonigo de la vivkvalito. Oni diras, ke li skribas memhelpajn librojn. (Kp. “memhelpo” en la E-Vikipedio.) Vidu kelkajn titolojn: Revoluciu vian vivkvaliton; Vi estas ne-anstataŭebla; Dekdu semajnoj povas modifi vian vivon; Dek leĝoj por esti feliĉa; Estu gvidanto de vi mem.

Li ankaŭ publikigis kelkajn romanojn, el kiu la plej sukcesa estas la unua libro el la trilogio “La Vendisto de Sonĝoj”.

Unu el liaj verkoj estas titolita “Plurfokusa Inteligenteco”. En ĝi li disvolvas sian “Teorion de la plurfokusa inteligenteco”, kiu “intencas klarigi la funkciadon de la homa menso kaj la manierojn kiel pli bone regi nian vivon helpe de inteligenteco kaj penso” (Vikipedio).

Pri la menciitaj temoj li donas multajn kursojn kaj seminariojn, kiujn ofte ĉeestas centoj aŭ miloj da homoj.

Bone, ĉio tio estis nur enkonduko al mia hodiaŭa teksto. Fakte mi ne volas paroladi pri la vivo kaj verko de Augusto Cury (cetere mi ne interesiĝas pri memhelpaj libroj), sed nur transdoni tion, kion li diris en intervjuo pri la “sindromo de plirapidigita pensado” (SPP), intervjuo kiun iu sendis al mi per ŭatsapo. (Poste mi vidis, ke en Jutubo troviĝas pluraj aliaj intervjuoj kun li.) Pri tiu sindromo li diris en la intervjuo, ke li havis la “privilegion“ malkovri ĝin. Kvankam multe legata, li estas ankaŭ multe kritikata, kaj iu psikologo diris, ke la menciita sindromo ne ekzistas. Tamen ne gravas, ĉu ĝi ekzistas aŭ ne. Mi volas nur transdoni la asertojn de Augusto Cury.

La moderna socio, ne nur en Brazilo, sed en la tuta mondo, estas malsana, edukante homojn malsanajn por sistemo malsana. Ekzistas troo da informoj: pasintece la nombro de informoj duobliĝis ĉiujn 200 jarojn, nuntempe ĝi duobliĝas ĉiujare. 7-jaraĝa infano havas hodiaŭ pli da informoj ol havis romia imperiestro dum la apogeo de Romio. Estas troo da informoj, troo da aktivecoj, troo da intelekta laboro, troo da zorgoj.

Kiuj estas la simptomoj de SPP (sindromo de plirapidigita pensado)?

1\\. Homoj vekiĝas lacaj. 2. Ili suferas je kapdoloroj, muskolaj doloroj, iritebleco. 3. Ili ne sukcesas kunvivi kun malrapidaj homoj. 4. Ili suferas anticipe. 5. Ili havas malfortan memorkapablon.