×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2019, La plej ampleksa vortaro de gestolingvo en la mondo

La plej ampleksa vortaro de gestolingvo en la mondo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ kelkaj monatoj, estis lanĉita en Brazilo grandioza verko, kiu postulis de la aŭtoroj 25 jarojn da intensa kaj nekredeble peniga laboro. Ĝia titolo estas “La Vortaro de Gestolingvo en Brazilo: Libras en Viaj Manoj”, en tri volumoj. La aŭtoroj apartenas al la Universitato de San-Paŭlo. Ĝi listigas 14500 gestojn en la brazila lingvo “Libras” (vorto formita per la komencliteroj de “Lingvo Brazila de Signogestoj”). La gestoj estas tradukitaj en la portugalan kaj anglan lingvojn kaj ĉiu artikolo enhavas la koncernan difinon, kun ilustraĵoj kaj detala priskribo de la formo. Ili estis kolektitaj en ĉiuj regionoj de Brazilo, kaj rilatas al plej diversaj kampoj, kiel eduko, arto, kulturo, sportoj, homoj, homaj rilatoj, komunikado, religio, korpo, medicino, sekso, naturo, ekonomio, laboro, leĝoj, politiko kaj sociaj aferoj. Ĝi eĉ montras etimologion de la gestosignoj kaj diferencojn inter similaj gestoj. Krome, ankaŭ la alfabeto kaj ciferoj estas montrataj per manmovoj. Ekzemploj de frazoj kaj esprimoj estas donitaj, por klarigi la kuntekstojn.

La verko jam gajnis premion de la Brazila Asocio de Universitataj Eldonejoj. Ĝi signifas grandan rekonon al la komunumo de surduloj en Brazilo, kiu enhavas 2,4 milionojn da homoj. Tio signifas grandan atingon de civitaneco en nia lando. La vortaro estas disponebla ankaŭ en virtuala, interreta formato, tiel ke oni facile povas trovi la signifon de iu gestosigno post nemultaj klakoj. Por fari tion, la projekto inkluzivis centojn da surdaj kunlaborantoj, informantoj, reviziantoj, surstrataj esploristoj, desegnistoj, filmistoj kaj komputilprogramistoj.

Por fari tian majestan laboron, estis necese kompreni, ke surduloj kaj uzantoj de gestolingvoj estas popoloj kun propra, aparta kulturo. Ĉi tiun koncepton la aŭtoroj trovis en la verko “Psikologio de la Popoloj”, de Wilhem Wundt (1832-1920), germana psikologo kaj filozofo, grava figuro en la starigo de la moderna psikologio.

La publikigo de ĉi tiu eminenta verko indikas sendube, ke la civilizita socio kreskas. Respekto al ĉiuj kaj ĉiaj homoj fariĝas natura deziro. Signifoplena montro de tiu pozitiva sinteno estis la parolado farita de la edzino de la nova brazila Prezidento, S-ino Michelle Bolsonaro, okaze de lia enposteniĝo, je la 1-a de januaro 2019. Ŝi emociige defendis, per Libras, la rajton de handikapuloj, dum alia virino parole tradukis al la popolo ŝiajn gestojn.