×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2014, Vertikale startanta flugaŭto

Vertikale startanta flugaŭto

Dum aŭgusto de la jaro 2012 mi prezentis ĉi tie en la RetRadio sonartikolon en kiu mi priskribis novan flugaŭton el Usono. La produktanto de tiu aŭtomobilo kun la nomo "Transition" (transiro) kiu kapablas flugi, estas la firmao "Terrafugia" (terfuĝo) en Usono. Oni anoncas la unuan elliveron al klientoj por la venonta jaro.

La malavantaĝo de la solvo kiel ĝi realiĝas en tiu flugaŭto estas la flugiloj kiuj havas larĝecon de 8,38 m. Por ebligi surstratan veturadon la flugiloj estas faldeblaj. La senco de la kombino aviadilo + aŭtomobilo en tiu kazo estas la ebleco hejmenveturi de malgranda flughaveno rekte ĝis la propra domo.

Des pli interesa ŝajnas esti la plej nova ideo de la firmao Terrafugia. En tiu kazo temas pri helikoptera flugaŭto. Ĉar la veturilo kun la nomo TF-X ĉe la starto ŝanĝiĝas al helikoptero, ĝi eĉ ne bezonas startvojon, sed povas starti rekte de sur la loko. En la aero flugante la movhelicoj turniĝas al horizontala pozicio kaj la antaŭenpelado nun funkcias kiel ĉe normala aviadilo. Tiu tekniko de turneblaj rotoroj jam estas aplikata ĉe la usona mararmeo.

La helikoptera flugaŭto posedas nur tre mallongajn flugilojn kaj tial el vidpunkto de aerodinamiko aperas kvazaŭ kiel miraklo ke la kvarseĝa veturilo entute kapablos teni sin en la aero. Sed la inĝenieroj de Terrafugia asertas ke tio ne estas problemo.

La antaŭenpelado de la flugaŭto okazas per hibrida tekniko, nome per du elektraj motoroj kun po 600 ĉevalpovoj kaj bruliga motoro kun 300 ĉv. Tio kapabligos la flugaŭton atingi distancon de proksimume 800 kilometroj. Kaj la pinta rapideco estos 320 km/horo. Ĝis nun ankoraŭ ne okazis praktikaj testoj, sed la komputila filmeto (vidu malsupre) celas detale montri la eblecojn de la TF-X. Aliflanke Terrafugia koncedas ke la disvolvado povus daŭri ankoraŭ almenaŭ 10 ĝis 12 jarojn.

Oni povas nur esperi ke dum tiu atendoperiodo la firmao disponos pri sufiĉe da mono por vivteni sin. Jam eblas fari antaŭmendojn. Kaj oni povas nur deziri al la firmao bonan sukceson en la vendado de la unua modelo "Transition" (tiu kiun la longaj faldeblaj flugiloj), ĉar ekonomie funkcianta flugaŭto ja prezentus progreson, precipe se la flugbenzino povos esti produktata ekologie, nome el sunenergio kiel oni ĵus montris tion per eksperimentoj.

Vertikale startanta flugaŭto Vertically launching flying car